Cebolla

El Vikipedio
(Alidirektita el Cebolla (Toledo))
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Cebolla
Flago
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Rubén del Mazo Fernández (PP)
Retpaĝaro www.mataro.org
Demografio
Loĝantaro 3.834  (2010)
Loĝdenso 103,62 loĝ./km2
Geografio
Areo 37
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Cebolla en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Cebolla [zebOja] (Cepo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Enhavo

Toponimio[redakti]

La termino "Cebolla" devenas el la araba "yevayla", kiu signifas monteto, loko kie setlis kaj preĝejo kaj domaro. La termino arabe ŝanĝoformiĝis al Jubaila kaj de tie al Zeboila, aperante en tekstoj poste al 14a jarcento kiel Zebolla.

Alia opinio asertas, ke la nomo povus deveni el latina caepulla kiu signifas la cepon. Antikve ĝi nomiĝis "Las Casas de Cebolla" (domoj de cepo).

Alia teorio indikas la terminon ankaŭ araban Gebel La(Dio faris min), ĉar en araba epoko oni translokigis la domaron el la bordoj de la rivero Taĵo al ĉirkaŭo de malgranda moskeo situanta en la monteto kie nun estas la preĝejo.

Alia versio parolas pro gastejo survoje al Talavera nome "Venta de la Cebolla" (gastejo de la cepo), kaj de tie la aktuala nomo de la vilaĝo.

Loĝantoj[redakti]

La loĝantoj nomiĝas Cebollanos. La censita populacio en 2010 estis de 3.834 loĝantoj kaj la denseco estas de 103,62 loĝ/km².

Situo[redakti]

Cebolla estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la okcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 440 m; je 55 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 37 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′2″ N 4°34′7″ Ok.

Geografio[redakti]

La municipo troviĝas situanta inter du montetoj en la komarko de Torrijos. Limas kun la municipaj teritorioj de Lucillos, Illán de Vacas, Domingo Pérez, Erustes, Mesegar de Tajo, Malpica de Tajo, La Pueblanueva kaj Montearagón, ĉiuj el la provinco de Toledo.

Tra ties teritorio fluas la rivero Taĵo, je ĉirkaŭ 3 km sude de la vilaĝo.

Ekonomio[redakti]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti]

Tie estis romia setlejo. La unua dokumento kie aperas la vilaĝo datas de 1184, kaj temas pri dokumento de mozaraboj kie oni mencias kampardomaron aŭ domararon en la loko de Cebolla, kiu estis formata de la domaroj de La Aldehuela (domareto), Villalba, Sanchón kaj Las Casas de Cebolla. En 1215 ĝi estis donata de Alfonso la 8-a al episkopo de Plasencia. En 1477 ĝi akiris la titolon de vilaĝo.

En la Milito de Sendependigo la francoj detruis multajn stratojn kaj domojn de la vilaĝo, kies ruinoj observeblos dum multaj jaroj postaj.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti]

Elstaras:

  • La kastelo de Villalba.
  • La palaco de la dukoj de Frías.
  • La Ermitejo de San Illán.
  • La Ermitejo de San Blas.
  • La Preĝejo de San Cipriano.
  • La pilorio.

Notoj[redakti]


Vidu ankaŭ[redakti]