Cebulingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cebulingva Vikipedio
Retadreso ceb.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo cebua
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 24-a de aprilo 2024
Artikolnombro 6 119 222
Profundeco 2.2
Paĝoj 11 228 622
Redaktoj 35 036 268
Uzantoj 114 954
Aktivaj uzantoj 147
Administrantoj 5
Dosieroj 1
vdr

La cebulingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la cebua lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedya sa Sinugboanon. La projekto fondiĝis en decembro 2003, praktike ekfunkciis en septembro 2005 kaj atingis 100 000 artikolojn en februaro 2013. La 24-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 1 266 438 artikolojn.

La cebulingva Vikipedio estas unu el pluraj vikipediaj branĉoj prizorgata de la nacia asocio Wikimedia Philippines, kreita en aprilo 2010.[1] Laŭ la nombro de parolantoj, inter la lingvoj kies vikipediajn branĉojn prizorgas la filipina asocio plej grandas la tagaloga lingvo, kiun denaske parolas pli ol 23 milionoj kaj kiel dua lingvo regas pli ol 80 milionoj da homoj sur la insulara ŝtato Filipinoj kaj la insulo Gvamo - pli malgrandas la parolantaroj de la lingvoj de la cebua (12 milionoj) kaj de la varaja (3,4 milionoj) vikipedioj, ankoraŭ pli malmultas la suma parolantaro de la aliaj vikipediaj branĉoj de filipinaj lingvoj.

afiŝo varba por la cebulingva vikipedio

Pseŭdograndeco per roboto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de novembro 2012 la varaja eldono de vikipedio havis duoblan kvanton da artikoloj kompare al la tagaloglingva vikipedio,[2] sed la tagaloga vikipedio tiam en komparo havis signife pli ampleksajn kaj pli bone interne interligitajn artikolojn: laŭ tiu stato la plej multaj varajaj artikoloj estis minimumaj tekstoĝermoj kreitaj fare de robotoj, kiuj post la aŭtomata kreo restis en tia minimuma stato, la uzo de ŝablonoj kaj de internaj ligiloj por gvidi de artikolo al alia similtema artikolo ankoraŭ apenaŭ uzatis, kaj kompare multaj informoj (ekzemple la listo ĉefpaĝa pri alilingvaj vikipedioj) ŝajnis malofte esti aktualigataj. Pro tiu "pseŭdograndeco" la varaja projekto ricevis fortajn kritikojn de diverslingvaj vikipediistoj. La cebulingva vikipedio tiutempe ankoraŭ havis signife malpli ol cent mil artikolojn (en majo 2012 ĝi havis malpli ol 45 000, kaj pli ol duobligis tiun nombron ene de ok monatoj) - tiu eksploda grandiĝo suspektigas ke ankaŭ ĝi signife profitis de robota "pseŭdograndigo".

Ekde 2018, la cebua Vikipedio estis la due plej granda Vikipedio-versio - en novembro 2021 kun proksimume 6 milionoj da artikoloj, post la angla vikipedio (6,4 milionoj da artikoloj). El la 5,4 milionoj da cebuaj artikoloj de 2020, nur 22 mil estis kreitaj permane. Ĉiuj aliaj paĝoj estis kreitaj de roboto[3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

"Internacia Vikipedio", statistikaj informoj

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

La cebulingva vikipedio

Referencoj [redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la sama artikolo en la nederlanda vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. filmeto pri la diverslingvaj vikipediaj projektoj subtenataj per la asocio Wikimedia Philippines en la vikimedia komunejo.
  2. Laŭ la stato de la 16-a de novembro 2012 la tagaloglingva vikipedio havis 57 568 artikolojn kompare al 111 070 en la varaja eldono.
  3. (en) Wikipedia Statistics – Bot article creations only (arkivo), stats.wikimedia.org,