Cebuurbo
| Cebuurbo | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Filipinoj | |
| Provinco | Cebuo | |
| Poŝtkodo | 6000 | |
| Telefona antaŭkodo | 32 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 822.628 2009 | |
| Geografio | ||
|
|
10°14′27″N 123°50′14″O / 10.24083°N, 123.83722°OKoordinatoj: 10°14′27″N 123°50′14″O / 10.24083°N, 123.83722°O | |
| Alto | 0-17 m | |
| Areo | 315 km² | |
| Horzono | UTC+8 | |
Cebuurbo estas metropolo, grava havenurbo kaj universitata urbo en Filipinoj, kie estas ĉefurbo de provinco Cebuo, la plej malnova urbo kaj la dua plej granda urbo. Ĝi apartenas al Cebua Metropolita Areo (kie estas centro) kun kvar najbaraj urboj nome Danaourbo, Lapu-Lapuurbo, Mandaueurbo kaj Talisaja urbo kaj ok aliaj municipoj.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Cebuurbo situas sur la orienta marbordo de la insulo kaj estis la unua hispana setlejo en Filipinoj.
Historio[redakti]
En 1521 portugala esploristo Fernão de Magalhães alteriĝis en tiu loko, kie vivis indiĝenoj. La loko iĝis oficiale hispana kolonio en 1565 kaj la urbo iĝis ĉefurbo de la hispana kolonio. En 1898 la urbo estis cedita al Usono post la hispana-usona milito. Dum la 2-a mondmilito la japanoj havis la tutan insularon.
Trafiko[redakti]
Cebuurbo havas gravajn internacian flughavenon kaj havenon.
Vidindaĵoj[redakti]
Ĝemelurboj[redakti]
Barcelona, Hispanio
Gangvon, Sud-Koreio
Gvamo, Usono
Sankt-Petersburgo, Rusio
Siĉŭano, Ĉinio
Guangdong, Ĉinio
Guanĝi Zhuang, Ĉinio
Ljubljano, Slovenio
Bandungo, Indonezio
Chula Vista, Usono