Cecília Meireles
Cecília Meireles (Rio de Janeiro, 7 de novembro de 1901 — Rio de Janeiro, 9 de novembro de 1964), kompleta nomo: Cecília Benevides de Carvalho Meireles, estis Brazila instruisto, ĵurnalisto, poeto. Ŝi fokusiĝis al temoj de pasado de tempo kaj la sensignifo de la vivo. Ŝi estas rigardata tre grava poeto de brazila modernismo. Kiel instruisto ŝi multe engaĝiĝis por reformoj de la eduksistemo kaj instalis bibliotekojn por infanoj
[redakti] Biografio
Cecília Meireles naskiĝis en Rio de Janeiro, en tiutempa subŝtato Guanabara. Ŝia patro Carlos Alberto de Carvalho mortis tri monatojn antaŭ ŝia naskiĝo. Mathide Benevides, ŝia patrino, estis instruisto en elementa lernejo, ŝi mortis, kiam Cecília havis tri jarojn. Ŝi kreskis ĉe sia avino, portugalino enmigrinta el la Acoroj. Ŝi rakontis al sia nepino rakontojn de tie, kiuj influis la postan poezion de Cecília. De sia vartistino Pedrina ŝi lernis brazilajn popolkantojn kaj ludojn.
En la aĝo de naŭ jaroj Meireles komencis komponi poemojn. Ŝi iris al lernejo de 1913 ĝis 1916 kaj poste studis por fariĝi instruisto. Krome ŝi daŭrigis studadon de lingvoj, literaturo, edukado, muziko kaj folkloro. 1921 ŝi edziniĝis kun pentristo Fernando Correia Dias, ili havis tri filinojn (la plej juna, Maria Fernanda konatiĝis kiel aktorino). 1936 la edzo, malsana pri akuta depresio, memmortigis sin. Ses jarojn poste Meireles edziniĝis kun Heitor Grillo.
Ŝia akademia kariero komenciĝis 1940, kiam ŝi profesoriĝis pri literaturo. Ŝi akceptis lekturadon en Portugalio kaj en la Universitato de Teksaso kaj post 1942 en la Federacia Universitato de Rio de Janeiro. Samtempe ŝi plue starigis infanbibliotekojn en Brazilo, la unua (Biblioteca Infantil do Rio de Janeiro) estis fondita en 1934.
Ŝia unua poemaro, "Espectros", aperis en 1919, sed post edziniĝo ŝia lirika kariero paŭzis ĝis 1939. En tiu tempo ŝi intensigis siajn literaturstudojn, verkis plurajn infanlibrojn kaj malfermis infanbibliotekojn.
En 1939 ŝi publikigis "Viagém", verko premiita de la Brazila Beletristika Akademio. Sekvis "Mar absoluto" (1942), "Romanceiro da inconfidência" (1953) pri Tiradentes kaj la unua provo de Brazilo atingi sendependon kaj GIROFLÊ, GIROFLÁ (1956) pri vojaĝoj al Barato kaj Italio. Ŝi multe kontribuis en Brazilaj ĵurnaloj kaj tradukis verkojn interalie de Lorca, Anouilh, Ibsen, Tagore kaj Puŝkin.
Cecília Meireles mortis pro kancero en Rio de Janeiro la 9-an de novembro 1964.
En sia verko Meireles estis influita de diversaj literaturaj movadoj, tamen ŝia poezio restis tre persona. Kvankam ŝi estas rigardata modernisto, ŝi neniam komplete forlasis la portugalan poezian tradicion.
[redakti] Verkoj (elektito)
- Espectros, 1919
- Criança, meu amor, 1923
- Nunca mais..., 1924
- Poema dos Poemas, 1923
- Baladas para El-Rei, 1925
- Viagem, 1939
- Vaga Música, 1942
- Poetas Novos de Portugal, 1944
- Mar Absoluto, 1945
- Romanceiro da Inconfidência, 1953
- Panorama Folclórico de Açores, 1955
- Obra Poética,1958
- Metal Rosicler, 1960
- Antologia Poética, 1963
- História de bem-te-vis, 1963
- Solombra, 1963
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Jornal de Poesia - kun aro da poemoj (pt)
- Retrato de Cecília Meireles (YouTube)