Cece

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cece estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono Sárbogárd. La nomo de la vilaĝo venas el la nomo de Cece-familio, iamaj posedantoj de la komunumo (unua mencio en 1193).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo en ĉefvojkruciĝo de Sárbogárd-Szekszárd kaj Dunaföldvár-Simontornya, laŭ la fervojo inter Bátaszék kaj Sárbogárd.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la bronzepoko estis tie fortikaĵo, restis ŝpuroj el la bronzepoko, ferepoko, de keltoj, de romianoj. Peĉenegoj fondis la vilaĝon en la 12-a jarcento. En 1543 turka konkero okazis, sekve la vilaĝo senhomiĝis.

Sándor Petőfi, kiel migra aktoro, ankaŭ tie rolis. En la vilaĝo havis domon gepatroj de la fama hungara pentristo István Csók, kie oni ekspozicias nun pentraĵojn, meblojn de la familio. Cece estas naskiĝloko de hungara esperantisto József Major.

La loko famas en Hungario pri la papriko.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Csók István Memormuzeo
  • Agrikultura regiona muzeo

Famuloj[redakti | redakti fonton]