Cecil Taylor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cecil Taylor dum la Moers Festival en 2008)

Cecil Percival Taylor (naskiĝis la 15-an[1]25-an de marto[2] 1929 en Novjorko) estas usona ĵazpianisto, lomponisto kaj poeto. Li validas kiel unu el la gravaj inspiraj personoj de libere improvizata ĵazo (kune kun la pli fama Ornette Coleman).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Havante ses jarojn li komencis pro insisto de sia patrino lerni pianludon. Li studis poste en Novjorko kaj inter 1947 kaj 1951 ĉe la Konservatorio de Nov-Anglio (inter alie ĉe Henry Cowell). Post unuaj komencoj en ritmenblusaj kaj svingaj bandoj komence de la 1950-aj jaroj (ekzemple ĉe Hot Lips Page kaj Johnny Hodges) li fondis en 1956 sian propran bandon kun sopransaksofonisto Steve Lacy, kontrabasisto Buell Neidlinger kaj frapinstrumentisto Dennis Charles. Jam lia unua disko Jazz Advance, aperinta en 1956 ĉe diskeldonejo Transition nuntempe validas kiel novigo, ĉar li jam montris la liberecojn, kiuj fariĝis pli malfrue liaj karakterizaĵoj de eksterordinara pianisto: Taylor estas konata pro sia treege energia, krome korpoakcenta ludmaniero samkiel pro sia eksterordinare komplika improvizarto, kiu ofte enigas tonfaskojn kaj malfacilajn plurritmajn strukturojn. Lia arto baziĝas kaj sur la atingaĵoj de la Nova Muziko kaj de moderna ĵazo (aparte de Bud Powell kaj Lennie Tristano) kaj ankaŭ sur okcidentafrika perkutmuziko[3]. Laŭ Joachim-Ernst Berendt „la vere superfortiga“ de liaj improvizadoj bazigas sur „la fizika forto, per kiu li ludas“.[4]

Projektoj en la 1960-aj jaroj kontaktigis lin kun John Coltrane kaj Archie Shepp. Malgraŭ sia renomo post enketo de Down Beat li komence ne sukcesis je la usona publiko kaj devis komence perlabori kiel telerlavisto. Gil Evans donis al Taylor la eblecon, prezenti lian muzikon sur la albumo Into the Hot (1961).[5] La plej grandan parton de lia muzika evoluo kontribuis la aliformita ensemblo kun aldosaksofonisto Jimmy Lyons (ekde 1961 ĝis ties morto en 1986) kaj frapinstrumentistoj kiel Sunny Murray, kun kiu Taylor 1962–1963 koncertvojaĝis tra Eŭropo kaj unuafoje ekhavis pli grandan renomon je la publiko. Ene de ĉi tiu ensemblo, kiu prezentis sen kontrabasisto, la muzikistoj ofte evoluigis novajn, treege esprimpovajn formoj de ensembla muzikado. Anstataŭ Murray poste Andrew Cyrille muzikis en la grupo. Dum la fruaj 1970-aj jaroj Taylor komencis ankaŭ prezenti sole ĉe piano kaj akceptis plurajn instrutaskojn ĉe usonaj altlernejoj. Liaj koncertoj pli kaj pli alprenis teatrecajn, performajn elementojn.[6] Li verkis poemojn, kiujn li ankaŭ deklamas kadre de siaj koncertoj; ankaŭ li prezentis kun Max Roach kaj eĉ kun Mary Lou Williams.

Post la morto de Lyons Taylor sin turnis al la pli granda triopa instrumentistaro kaj kunverkis kun kontrabasisto William Parker, kun kiu li komence de la 1990-aj jaroj muzikis kune kun Tony Oxley en la ensemblo Feel Trio. Krom tio li direktis multajn projektojn de grandaj bandoj. Liajn koncertojn je Berlino en 1988 ĝis 1999 plejparte publikigis la germana diskeldonejo FMP, dokumentante tiel liajn atingojn kunmuzikante kun eŭropaj improvizantoj kiel Derek Bailey, Evan Parker, Peter Kowald, Han Bennink aŭ Tristan Honsinger.


Dum la lastaj jaroj li koncertvojaĝadis kun Oxley kaj trumpetisto Bill Dixon. La plej multajn el liaj sonregistraĵoj de la lastaj jardekoj publikigis malgrandaj diskeldonejoj, escepte la pli maltipan albumon Momentum Space (kun Dewey Redman kaj Elvin Jones) ĉe Verve/Gitanes. La klasikmuzika eldonejo Bridge publikigis lian diskon Algonquin, duopaĵo surbendigita kune kun violonisto Mat Maneri en 1998 je la Kongresa Biblioteko.

Taylor ĉiam interesiĝis pri baleto kaj danco. Lia patrino, kiu mortis dum lia infanaĝo, estis dancisto kaj ludis ankaŭ pianon kaj violonon. Li esprimis: "Mi provas bildigi per la piano la saltojn de dancisto en la spaco". En 1977 kaj 1979 li kunlaboris kun dancistino Dianne McIntyre. En 1979 li komponis kaj ludis la muzikon por la dekduminuta baleto "Tetra-Stomp: Eatin' Rain in Space" kun Miĥail Bariŝnikov kaj Heather Watts.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

En 1991 li ricevis stipendion de la fondaĵo MacArthur. La tre frua albumo Looking Ahead el 1958 eniris en 1998 la liston “100 Records That Set the World on Fire (While No One Was Listening)” de la revuo The Wire.

Dokumenta filmo[redakti | redakti fonton]

Al la elspeza kaj inklina laboro de filmisto Christopher Felver el la kalifornia Sausalito dankendas la 72-minuta dokumenta filmo Cecil Taylor: All the Notes (USA 2004), kiu bildigas la filmileviteman kaj intervju-maleman pianiston eldirantan pri si mem, muzikantan kaj filozofiantan. Akompanate dek jarojn de la filmisto persiste kaj netrudeme, li lasis sin tenti al informado pri si mem.[7] La filmo en Eŭropo estis unuafoje spektebla en 2005 okaze de festivalo en la Berlina Galerio je Kreuzberg.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Improvizado estas ilo de plifajnigo, provo, kapti la ›malhelan‹ instinkton. Cecil Taylor[8]
La pianisto kaj pioniro de la moderna jazo ... vicigas pasaĵon post pasaĵo, tiam abrupte ŝanĝas la tempojn, plonĝas en furiozajn tonfaskojn, amasigas ilin turalte al komplikaj sonformaĵoj kaj pliintensigas ili finfine, por baldaŭ ree diserigi, displaŭdigi ilin. La koncertoj de Taylor estas ankoraŭ post jardekoj specialaj travivaĵoj. Ili estas ekipitaj per profunda sento pri dramaturgio, kio ekskluzivas ĉian fortofanfaronadon, kiun oni ĉiam denove kroĉis al Taylor. [9]
La peltomarteloj de la giganta pianego ŝanĝiĝas sub la fingroj, manplatoj, kubutoj kaj malsupraj brakoj en la tamburojn de la Dogonoj de la Niĝera arko kaj ankaŭ en tiujn de Baby Dodds, frapinstrumentara mitulo el Nov-Orleano. Lia nepre meditema komenco en Ashmumniem baldaŭ urĝas al furioza densigo de la materialo. La sono fariĝas kvazaŭ metalo sur amboso, kaj Cecil Taylor formas ĝin baton post bato. Lia pugno fariĝas martelo, kiu rapidegas sur la klavojn. La regadon de glitsonoj kaj tonfaskoj la pli delikatmembra usonano evoluigis al pleje subtila kaj vigla "draŝtekniko".[10]

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • The Cecil Taylor Quartet at Newport, 1957
  • The World of Cecil Taylor, 1960
  • New York City R&B, 1961
  • Jazz Composer’s Orchestra: Communications (kun Michael Mantler kaj aliaj), 1968
  • The Great Concert (identa kun Nuits de la Fondation Maeght), 1969
  • Cecil Taylor & Mary Lou Williams: Embraced, 1977
  • Cecil Taylor Unit, 1978
  • Cecil Taylor & Max Roach: Historic Concert, 1979
  • Fly! Fly! Fly!, 1980
  • Cecil Taylor Segments II/ Orchestra of two Continents, 1984
  • Live in Vienna, 1987
  • Tzotzil Mummers Tzotzil, 1987
  • Pleistozaen mit Wasser, 1988 (kun Derek Bailey)
  • Remembrance, 1988 (kun Louis Moholo)
  • Leaf Palm Hand, 1988 (kun Tony Oxley)
  • Looking (The Feel Trio), 1989
  • The Light of Corona, 1996
  • Qu'a: Live at the Iridium, vol. 1 & 2, 1998
  • The Willisau Concert, 2000

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko
  • Meinrad Buholzer, Abi S. Rosenthal, Val Wilmer: Auf der Suche nach Cecil Taylor. Wolke-Verlag, Hofheim 1990, ISBN 3-923997-38-8.
  • A. B. Spellman: Four Jazz Lives. University of Michigan Press, Ann Arbor MI 2004, ISBN 0-472-08967-6 (Noveldono de „Four Lives in the Bebop Business.“ Pantheon, Novjorko 1966).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komparu Leonard Feather kaj Ira Gitler: The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oxford University Press, Oksfordo ktp. 1999; ISBN 978-0-19-532000-8
  2. Carlo Bohländer ka.a. Reclams Jazzführer. Stutgarto 1970 ktp., Ian Carr k.a. Jazz Rough Guide Metzler, Stutgarto 1999; ISBN 3-476-01584-X
  3. Recenzistino Valerie Wilmer diris, ke li ludas pianon kiel „88 agorditajn bongojn“. Citaĵo laŭ Felix Klopotek, Cecil Taylor. En: Wolf Kampmann Reclams Jazzlexikon Stutgarto 2003, p. 510
  4. Jen Berendt en sia Jazzbuch (Frankfurto ĉe Majno. 1973, p. 248), en kiu li daŭrigas: „La germana pianisto Alexander von Schlippenbach, kiu estis forte influata de Taylor, montris sur tion, ke aliaj pianistoj eble kapablas dum minutoj, evoluigi tiel brulantan kaj krevantan intensecon, kaj ke estas nekompreneble, ke Taylor persitas per tia ludo tutaj vesperojn dum longaj koncertoj kaj klubejaj prezentadoj.“
  5. Richard Cook Jazz Encyclopedia. Londono 2007
  6. Meinrad Buholzer skribis en la akompanteksto pri Willisau Concert: „Taylor-koncerto ĉiam ankaŭ estas ĥoreografia evento. Kiel li kirlas per la fingroj trans la klavoj, tio estas danco. Kaj danco ankaŭ jea estas, kiam Taylor leviĝas inter la pecoj kaj, ankoraŭ duonebrie, trance, sin turnas ĉirkaŭ la pianego.“
  7. Filmo pri Taylor: All the notes
  8. laŭ Konrad Heidkamp Die Fantasie Gottes: Auch die Spätwerke des Jazzers Cecil Taylor sind grandiose Zumutungen Die Zeit 22-an de aprilo 2004
  9. Reiner Kobe, recenzo de Willisau Concert Jazz Podium 2002
  10. Michael Naura: Der spitze Stein im Schuh der Spießer (1999)