Cecilia Malmström

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cecilia Malmström
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1968 (1968-05-15) (55-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de GöteborgUniversitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono • Schillerska gymnasiet vd
Partio Popola Partio - La Liberaluloj vd
Subskribo Cecilia Malmström
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • diplomato • politikologo vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
EU-Komisionano
por  Svedio
Dum 20102019
Antaŭulo Margot Wallström
Sekvanto Ylva Johansson
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Cecilia Malmström

Anna Cecilia MALMSTRÖM, [sesilja malmstrom] (naskita la 15-an de majo 1968 en Stokholmo) estas sveda politiksciencisto kaj politikisto. Ŝi membras en la sveda Popola Partio - La Liberaluloj kaj estis de 1999 ĝis 2006 deputito de la Eŭropa Parlamento. Ekde la 6-an de oktobro 2006 ŝi estas sveda ministro pri eŭropaj aferoj en la registaro de Fredrik Reinfeldt. En novembro 2009 ŝi estis nomumita kiel venonta EU-komisionano por Svedio, sekvonta post Margot Wallström.

Cecilia Malmström kreskis en Gotenburgo kaj en Francio. Ŝi laboris interalie en Stutgarto kaj Barcelono. Ŝi parolas flue la svedan, anglan, francan kaj hispanan, kaj bone la germanan kaj italan. Ŝi estas edzino, kaj patrino de ĝemeloj.

De 1994 ĝis 1998 estis dungita ĉe la Universitato de Gotenburgo, kie ŝi doktoriĝis pri politika scienco. Ŝi instruis kaj esploris pri eŭropa politiko, regionismo, enmigrada politiko kaj terorismo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]