Ceclavín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ceclavín
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Valo de Alagono
Poŝtkodo 10870
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Juana Chaparro Hernandez
Demografio
Loĝantaro 1 780  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 49′ N, 6° 46′ U (mapo)39.8213711-6.7735895Koordinatoj: 39° 49′ N, 6° 46′ U (mapo) [+]
Alto 322 m [+]
Areo 159 km² (15 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ceclavín (Ekstremaduro)
Ceclavín (Ekstremaduro)
DEC
Ceclavín
Ceclavín
situo en Ekstremaduro
Ceclavín (Hispanio)
Ceclavín (Hispanio)
DEC
Ceclavín
Ceclavín
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ceclavín [+]
vdr

Ceclavín estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 780 loĝantoj sur areo de 159 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 11 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas ceclavineros.

Situo[redakti | redakti fonton]

Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Ceclavín estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón, je altitudo de 322 m kaj je 82 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 159 km². Ĝi situas en la angulo inter la riveroj Alagono okcidente kaj Taĵo sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Libro de los Millones en la 16a jarcento tiu vilaĝo apartenis al la historia distrikto Tierra de Alcántara ene de la tiam nomta Provinco de Trujillo. En 1842 la vilaĝo enhavis 850 familiojn kaj 4656 loĝantojn. De tiam la loĝantaro duoniĝis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

En Ceclavín konserviĝas perfekte la jurisdikcia pilorio de la vilaĝo. La stilo estas gotiko. Ĝi enhavas bazon, kolonon (dekorita per buloj inter helikoidoj) kaj kvar krucaj brakoj kiuj figuras bestajn kapojn.

Ceclavín: pilorio

En arkitekturo elstaras la Preĝejo de Nuestra Señora del Olmo (Virgulino de la Ulmo).