Cecília Meireles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cecília Meireles
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1901 (1901-11-07)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 9-an de novembro 1964 (1964-11-09) (63-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj portugalabrazilportugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Subskribo Cecília Meireles
Familio
Edz(in)o Fernando Correia Dias vd
Infanoj Maria Fernanda vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • tradukistoverkisto • romanisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cecília MEIRELES (naskiĝis en Rio de Janeiro la 7-an de novembro 1901, mortis samloke la 9-an de novembro 1964), kompleta nomo: Cecília Benevides de Carvalho Meireles, estis Brazila instruisto, ĵurnalisto, poeto.

Ŝi fokusiĝis al temoj de pasado de tempo kaj la sensignifo de la vivo. Ŝi estas rigardata tre grava poeto de brazila modernismo. Kiel instruisto ŝi multe engaĝiĝis por reformoj de la instrusistemo kaj instalis bibliotekojn por infanoj

Cecília Meireles

Biografio[redakti | redakti fonton]

Cecília Meireles naskiĝis en Rio de Janeiro, en la tiutempa subŝtato Guanabara. Ŝia patro Carlos Alberto de Carvalho mortis tri monatojn antaŭ ŝia naskiĝo. Mathide Benevides, ŝia patrino, estis instruisto en elementa lernejo, ŝi mortis, kiam Cecília havis tri jarojn. Ŝi kreskis ĉe sia avino, portugalino enmigrinta el la Acoroj. Ŝi rakontis al sia nepino rakontojn de tie, kiuj influis la postan poezion de Cecília. De sia vartistino Pedrina ŝi lernis brazilajn popolkantojn kaj ludojn.

En la aĝo de naŭ jaroj Meireles komencis verki poemojn. Ŝi iris al lernejo de 1913 ĝis 1916 kaj poste studis por fariĝi instruisto. Krome ŝi daŭrigis la studadon de lingvoj, literaturo, edukado, muziko kaj folkloro. En 1921 ŝi edziniĝis kun pentristo Fernando Correia Dias, ili havis tri filinojn (la plej juna, Maria Fernanda konatiĝis kiel aktorino). En 1936 la edzo, malsana pro akuta depresio, memmortigis sin. Ses jarojn poste Meireles edziniĝis kun Heitor Grillo.

Ŝia akademia kariero komenciĝis en 1940, kiam ŝi profesoriĝis pri literaturo. Ŝi akceptis lekturadon en Portugalio kaj en la Universitato de Teksaso kaj post 1942 en la Federacia Universitato de Rio de Janeiro. Samtempe ŝi plue starigis infanbibliotekojn en Brazilo, la unua (Biblioteca Infantil do Rio de Janeiro) estis fondita en 1934.

Ŝia unua poemaro, "Espectros", aperis en 1919, sed post edziniĝo ŝia lirika kariero paŭzis ĝis 1939. En tiu tempo ŝi intensigis siajn literaturstudojn, verkis plurajn infanlibrojn kaj malfermis infanbibliotekojn.

En 1939 ŝi publikigis "Viagém", verko premiita de la Brazila Beletristika Akademio. Sekvis "Mar absoluto" (1942), "Romanceiro da inconfidência" (1953) pri Tiradentes kaj la unua provo de Brazilo atingi sendependon kaj GIROFLÊ, GIROFLÁ (1956) pri vojaĝoj al Barato kaj Italio. Ŝi multe kontribuis en Brazilaj ĵurnaloj kaj tradukis verkojn interalie de Lorca, Anouilh, Ibsen, Tagore kaj Puŝkin.

Cecília Meireles mortis pro kancero en Rio de Janeiro la 9-an de novembro 1964.

En sia verko Meireles estis influita de diversaj literaturaj movadoj, tamen ŝia poezio restis tre persona. Kvankam ŝi estas rigardata modernisto, ŝi neniam komplete forlasis la portugalan poezian tradicion.

Verkoj (elektito)[redakti | redakti fonton]

  • Espectros, 1919
  • Criança, meu amor, 1923
  • Nunca mais..., 1924
  • Poema dos Poemas, 1923
  • Baladas para El-Rei, 1925
  • Viagem, 1939
  • Vaga Música, 1942
  • Poetas Novos de Portugal, 1944
  • Mar Absoluto, 1945
  • Romanceiro da Inconfidência, 1953
  • Panorama Folclórico de Açores, 1955
  • Obra Poética,1958
  • Metal Rosicler, 1960
  • Antologia Poética, 1963
  • História de bem-te-vis, 1963
  • Solombra, 1963

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]