Kefalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cefale)

Kefalo (helene Κέφαλος, latine Cephalus) estis en la helena mitologio - filo de la dio Hermeso kaj lia amantino Herso, filino de atena reĝo Kekropso.

Kefalo estis belaspekta viro kaj edziĝis kun Prokriso, filino de atena reĝo Ereĥteo. La geedzoj amis sin reciproke, la edzeco estis feliĉa, sed ne daŭris longe. Belan Kefalon ekamis diino de matena ĉielruĝo Eoso kaj onidire forportis lin ĝis fino de la mondo. Sed Kefalo ĉiam rememoris sian edzinon, la diinon rifuzis kaj petis ŝin, ke ŝi malkaptu lin. Ŝi fine fakte liberigis lin. Sed sammomente ŝi sugestis al Kefalo, ke li provu kiel firma estis fideleco de Prokriso. Ŝanĝis lian formon kaj tiu kiel eksterlandano revenis en la naskiĝlandon. Li persvadis Proksison, logis ŝin per donacoj kaj ŝi dekomence rezistis. Tamen ne daŭris tro longe kaj kiam ŝi vidis belegajn donacojn de Kefalo, ŝiaj ĵuroj pri fideleco ĝis transtombo estis for. Ŝi jam preskaŭ ne rezistis kaj ne mankis multe kiam ŝi fordonus sin al li. En tiu momento Eoso redonis al Kefalo lian originan formon, Prokriso vidis, ke ŝi volis kokri sian propran amatan edzon kaj kun honto forkuris en montaron.

Tie Prokriso aliĝis al sekvantaro de diino de ĉaso Artemiso. Ricevis de la diino raran lancon, kiu neniam maltrafis la celon kaj plie eĉ mem revenis en manojn de la ĉasisto, kiu ĵetis ĝin. Kaj ricevis ankaŭ ĉashundon nomatan Lailapso, de kiu neniu ĉasaĵo forkuris. Tiujn ĉi rarajn donacojn Prokriso pli poste donis al Kefalo, kiam ili repaciĝis. Ili estis donacoj, por ke li absolvu al ŝi kaŭzitan honorofendon. Sed ilia nova feliĉo ne daŭris longe.

Iu anoncis al Prokriso, ke Kefalo ofte vokas virinan nomon Nefelo. Ŝi ne sciis, ke Nefelo estas nomo de nebula diino kaj ne komprenis, ke Kefalo vokis la diinan nomon por ke sur la ĉielo aperu almenaŭ nebuleto en kies ombro oni eblus ripozi. Prokriso ĉion observis el kaŝejo kaj kiam ŝi fakte aŭdis vokadon al Nefelo mallaŭte ĝemploris. Kefalos supozis, ke tie estas kaŝita ĉasaĵo kaj ĵetis tie sian lancon. Magia lanco Prokrison morte vundis. En lastaj momentoj kiam ŝi ankoraŭ vivis , Kefalo ĉion klarigis al ŝi kaj tiu mortis repaciĝinta.

Pro tiu ĉi mortigo devis Kefalo foriri el sia naskiĝurbo kaj rifuĝis en Tebon. Tie li liberigis la urbon de sovaĝa vulpo, al kiu oni devis oferi ĉiumonate malgrandan knabon. Pli poste li militiris kun la reĝo Amfitriono. Kiam ili venkis, Kefalo ricevis de la reĝo en okcidento de Peloponezo insulon kiun eknomis Kefalenio.

Reflekto en arto[redakti | redakti fonton]

Kefalo kaj Eosos laŭ Nicolas Poussin, proksimume de j. 1630

Grekoj tiun ĉi belan miton arte ne prilaboris. Tion ĝi ĝisatendis nur de romiano Ovidio en la sepa libro de Metamorfozoj,

  • Kefalo kaj Prokriso estas la plej konata statuaro el la 3-a aŭ 2-a jarcento a.K., nuntempe lokigita en Vatikana muzeo,
  • Kefalo a Eoso estas bildo de Nicolas Poussin (ĉirkaŭ j. 1636, en londona Nacia Galerio)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kefalos en la ĉeĥa Vikipedio.