Libro de Cefanja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cefanja)
צְפַנְיָה
libro de la Biblio • sankta libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Cefanja
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro Profetaj Libroj
vdr

Cefanja estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.

Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

Nomo[redakti | redakti fonton]

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: צפניה
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΣΟΦΟΝΙΑΣ
  • en la latina Nova Vulgato: Prophetia Sophoniæ

Ĝi nomiĝas tia, ĉar ĝi prezentas parolojn de la profeto Cefanja.

Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

Jen ebla dispozicio: [1]

  • Titolo (Cef 1,1)
  • Juĝo kontraŭ Judujo (Cef 1,2 - 2,3)
  • Juĝo kontraŭ la najbaroj (Cef 2,4-15)
  • Juĝo kontraŭ Jerusalem (Cef 3,1-8)
  • Sankta promeso al Jerusalem (Cef 3,9-20)

Supozita referenco al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Historie, la esperantistaro multe entuziasmiĝis pri la profeto de cefanja kiu temas pri estonta komuna lingvo al ĉiuj popoloj, kiu unuigos la popoloj en komuna adorado al la eternulo.

3-9: "Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.