Ceiba (Porto-Riko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ceiba estas malgranda urbo en plej nordorienta pinto de Porto-Riko. Ĝi ricevis nomon laŭ la fama samnoma arbo Ceiba. La urbo Ceiba situas ĉe la orienta marbordo de la insulo, borde kun la Atlantika Oceano, norde de Naguabo, sude de Fajardo, kaj oriente de Río Grande. Ĝi situas je ĉirkaŭ unuhora veturado el San-Juano (Porto-Riko). Ceiba etendas 70.5 km². Ĝi estas parto de la Urba Areo de Fajardo. La populacio estas de 18,294 loĝantoj.