Celerina/Schlarigna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Celerina/Schlarigna
Blazono de Celerina/Schlarigna
La vilaĝo Celerina/Schlarigna vintre
Kantono Grizono
Distrikto Malojo
Komunumaro Supra Engadino
Koordinatoj  46°30′43″N 9°51′36″O  /  46.51194°N, 9.86°O / 46.51194; 9.86 (Celerina/Schlarigna)Koordinatoj: 46°30′43″N 9°51′36″O  /  46.51194°N, 9.86°O / 46.51194; 9.86 (Celerina/Schlarigna)
Nombro de enloĝantoj 1488
Areo 24,02 km²
Alteco 1714 m super marnivelo
Poŝtkodo 7505
Komunumkodo 3782
Mapo de Celerina/Schlarigna

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Celerina/Schlarigna (en la germana lingvo Celerina kaj en la romanĉa lingvo Schlarigna) estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1488 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Celer5ina/Schlarigna situas en Supra Engadino ĉe la bordo de la rivero Eno. La sudorientan limon de loa komunumo formas la rivero Flaz, suda alfluanto de Eno. En la nordo de la komunuma teritorio situas la alttavolo Trais Fluors kun tri rimarikindaj montopintoj kun alteco de 2955 m s.m. Krom la vilaĝo Celerina/Schlarigna al la komunumo apartenas ankaŭ la frakcio Crasta.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Celerina/Schlarigna limas en nordo al Samedan, en sudoriento al Pontresina, en sudo al eksklavo den Samedan, kaj en sudokcidento al Sankta Maŭrico.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Celerina/Schlarigna pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27, kiu en Silvaplana kuniĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 3 al Malojopasejo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la stacidomo ĉe la trajnlinio de Retia Fervojo de Sankta Maŭrico al Samedan.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1860 ankoraŭ 96% de la loĝantaro parolis Puter, dialekton de la romanĉa lingvo. Ek de tiam la nombro de germanlingvanoj en la komunumo konstante kreskis. Dum la popolnombrado de 1980 43,82% de la lonĝantaro parolis la germanan, dum 30,67% parolis la romanĉan kaj 20% la italan lingvon. En la jaro 2000 58,31% parolis la germanan, 19,29% la italan, dum la romanĉa falis kun ankoraŭ 12,79% al la tria loko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Celerina/Schlarigna datiĝas el la jaro 1313 kiel Schellarin. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Ottavio Clavuot: Celerina/Schlarigna en Historia Leksikono de Svislando (2005-02-16)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]