Celeron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Celeron
varomarko vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Sekvanto Intel Processor
vdr

Celeron estas P6-baza procesoro de Intel, planita por ĉipaj (malmultekostaj) komputiloj. Ĝi aperis en la merkato aprile de 1988. Celeron estas tute sama kiel samgeneracia Pentium (tio estas, Pentium II por la unuaj Celeron-oj kaj Pentium III kaj sekve) sen aŭ kun malpli granda staplo, aŭ kun malpli rapida buso, tiel ke ĝi komunikas malpli rapide kun la memoro kaj la cetero de la komputilo.

La unuaj variantoj de Celeron estas enkonstruitaj en modulon SEPP (Single Edge Processor Package) kongrua al SECC-kasedo. Pro la ĉipeco oni ne uzis la sekundaran rapidstokon, tiel la unua 266-megaherca Celeron havis preskaŭ la saman povumon ol tiu de lasta 233 megaherca MMX. La glitpunkta kalkulpovo de Celeron do estis jam pli granda ol tiu de P5.

Oni produktis bazoplaton kun sekundara rapidstoko al Celeron unuafoje al tipo 300A; ekde tiam oni produktas la bazoplatojn nur tiel. Oni konstruis la 128 kilobajtan rapidstokejon ne al la kasedo, sed direkte sidigis sur la procesorplato kaj tio funkcias per la horloĝa signo de CPU. Tio altigis la kapaciton de la Celeron. La povuma/preza proporcio de tiu ĉi serio estis pli favora ol tiu de la Pentium II-procesoroj (kun sama horloĝa signo).

Listo de procesoraj kernoj por procesoroj Celeron[redakti | redakti fonton]