Celestina profetaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Celestine Prophecy
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro James Redfield
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1993
Ĝenro filozofia romano
vdr

La Celestina Profetaĵo (en la angla originalo The Celestine Prophecy) estas romano de usona verkisto James Redfield aperinta en 1993, kiu estis tradukita al 34 lingvoj kaj fariĝis furoraĵo en multaj landoj. Laŭ ĝi estis en 2006 farita samnoma filmo (reĝisoris Armand Mastroianni). Ties dekminuta mallongigita versio estas i.a. subtekstigita en Esperanto (vidu Eksteran ligilon).

Ĝi rakontas pri fikcia antikva manuskripto, profetaĵo trovita en Peruo. Tiu pere de unuopaj sinsekvaj naŭ komprenoj (partaj enrigardoj al Vero) montras spiritan transformon, kiun la homaro povas ekpaŝi kaj kiun konscias ĉiam pli kaj pli da homoj.

Laŭ la profetaĵo nenio en la mondo okazas hazarde kaj senkiale, ĉio havas sian sencon kaj signifon. Laŭ ĝi la tuta mondo estas kreita de energio, kiun havas ankaŭ ĉiu homo kaj pri kiu homoj ne devintus priŝteli unu la alian. Ĝi ankaŭ rakontas pri kapablo gvidi sin pere de intuicio kaj pri tio, ke homoj ekkonsciu ŝajne hazardajn koincidojn kaj fenomenojn.

La libro estas verkita en mi-formo kaj priskribas aventurplenan vojaĝon de la ĉefrolulo al Peruo, kie li renkontas kaj malkovras sinsekve unuopajn partojn de la profetaĵo.

La ideoj prezentitaj en la libro estas inspiritaj de pluraj orientaj tradicioj kaj de la spiriteco de Nova Epoko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]