Cell

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cell - nomo de multkerna procesoro fare de Sony, IBM kaj Toshiba. La procesoro estis prezentita en februaro de 2005 j dum konferenco International Solid Stafe Circuits Conference (ISSCC) en Sanfrancisko. En Cell estas realigita arkitekturo de multkerna kaj multflua superkomputilo-en-kristalo. Prezentita prototipo konsistas el 64-bita procesoro PowerPC kaj 8 aldonaj kalkulaj kernoj, kiuj estas titolitaj sinergiaj kalkulaj elementoj (Syneristic Processing Element - SPE). Per teknologio de virtualigo de la kernoj povas samtempe labori kun kelkaj operaciumoj. La procesoro povas funkcii pli rapide ol 4.5 GHz. Povumo uzata de Cell proksimumas al 30 W, kio estas kompareble al Intel Pentium M. Duflua kerno PowerPC rolas reganton al aliaj unufluaj kernoj SPE, kiuj plenumas ĉefan kalkultaskon. Ĉiu kerno SPE havas 256 Kb de staplo, en kerno de PowerPC estas uzata 23 Kb de staplo de unua nivelo (L1) kaj 512 Kb de staplo de dua nivelo (L2). Ĉiuj kernoj estas ligitaj per speciala buso, per kiu datumoj estas sendataj kaj ricevataj el SPE. La buso uzas normon XDR fare de firmao Rambus. Transdono de datenoj realiĝas per kontrolilo de de memoro kaj kontrolilo de en/el-igo. La kontroliloj estas integritaj en la procesoron. Interfaco de en/el-igo uzas teknologion FlexIO fare de Rambus. Necesas rimarki, ke ĉiumomente Cell povas prilabori dek fluojn de instrukcioj. Buso XDR havas frekvencon 3,2 GHz kaj FlexIO - 6,4 GHz.