Celofano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Presitaj celofanaj saketoj kaj travidebla celofana pakaĵo

Celofano estas unu el la plej malnovaj plastoj por pakaĵoj. Temas pri maldika, senkolora kaj travidebla folio el viskozo. Oni pakas per ĝi ankoraŭ hodiaŭ cigaredojn kaj tabako, dolĉaĵon, kukon, fromaĝon, viandon kaj kelkajn aliajn nutraĵojn, sed ankaŭ certajn papervarojn, medikamentojn, vestojn. La celofano estas netrairebla por likvaĵoj, sed tralasas la akvovaporon. Tiel ĝi malebligas akumuliĝon de kondensa akvo ene de la pakaĵo. Por mapliigi la akvovaporan tralaseblecon, oni povas kovri ĝin per alia plusa plasta folio. Kvankam la celofana folio gajnas pluan akiritajn proprecojn, perdas do je malkomponebleco. La pura celofano estas kompostebla, aŭ kolektebla kiel malnova papero aŭ oni povas forbruli ĝin.

Historio[redakti | redakti fonton]

La celofanon malkovris en 1908 la svisa Jacques E. Brandenberger kaj enkondukis en la merkaton kun markonomo Cellophan [celofan]. La nomo venas el la krudmaterialo celulozo kaj la malnovgreka vorto „diaphanes” (diafana, travidebla). Ĝis la 1950-aj jaroj, la celofano estis praktike la sola pakaĵa folio. La fakto, ke la pakita varo restis videbla, helpis sukceson de la pionira plasto. Pluaj pakaĵaj folioj aperis nur post la dua mondmilito - PVC, PE, PS kaj multaj aliaj.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Oni solvas la lignokaĉon (celulozon) en natrona lesivo (NaOH) kaj karbona disulfido (CS2). Tiam estiĝas t.n. viskozo, kiu estas purigita per filtra presado kaj estas verŝita tra fendoventilo en falkuvon el maldensigita sulfura acido, kie la celulozo elfalas. La estiĝanta folio estas akvumita en pluraj pluaj kuvoj, por forigi reston de la estiĝinta natria sulfato (en la kuvoj). La lasta kuvo entenas glicerinon kiel moligaĵon kaj la folio estas sekigita sur varmegigitaj cilindroj kaj rulformitaj. La produkta kosto de celofano estas relative alta; nur kelkaj fabrikoj produktas ĝin hodiaŭ. La folio povas estis bildopresita aŭ lakita, ĝi mem gluiĝas kaj kunfandiĝas je varmo (lutado). Celofano ne estas precipe plasta aŭ elaste formebla kaj tirebla nur malgrande.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Pro la akvovapora tralasa propreco, la celofano estas preferata ĉe certaj varoj, kie oni volas eviti akumuliĝon de akvo. Oni uzas ĝin en la elektra industrio kiel izolaĵo (kondenzatoroj, kabloj, bobenoj).

Ekologio kaj medio[redakti | redakti fonton]

La produktado de celofano bezonas multan krudmaterialon kiel ligno, akvo, energio, aero. Ankaŭ la traktado de la kovrita celofano estas problema, ĉar ĝi ne estas kompoŝtebla.