Celulito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Celulito (ankaŭ oranĝohaŭto) estas haŭta ŝanĝiĝo ĉe la virinoj, sur ties femuro, pugo, ventro, supra brako. Okaze de tropezo, celulito povas aperi jam ekde la 25-a aĝo.

Ĝi aperas ĉe virinoj, ĉar ili havas alian konektivan histan strukturon. La virina seksa hormono (oestrogeno) lozigas la konektivajn histojn kaj la graso deponiĝas inter la lozaj konektivaj histoj. Oni povas paroli pri oranĝa haŭto, kiam sur unu loko akumuliĝas tro multe da graso, la ĉeloj nodiĝas, inter ili akumuliĝas fluidaĵo. La konektiva histo tiam langvoras, etendiĝas, surfaco de la haŭto iĝas simila altiu de la oranĝo.

Traktado[redakti | redakti fonton]

vera, ĉiamefika traktado ne ekzistas, la plej oftaj metodoj por mildigi la oranĝan haŭton okazas per

  • subpremo, per vakuaj tuboj
  • masaĝo
  • ŝanĝo de la nutrado (pli da vitamino C)
  • marsala banado
  • korpovolvado per bandaĝoj
  • krioterapio per ekstreme malvarmo
  • ks.