Celulozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bildigo de celuloza polimero laŭ la Haworth-formuligo
glukoza dimero, bildigata en "seĝa formacio"

Celulozo estas polisakarido, polimero de glukozo. Ĝia kemia formulo estas (C6H10O5)n (n estas inter 200 kaj 10000). Ĝi estas la ĉefa materio en la vegetaloj, precipe en la planta ĉelmuro (masa procentaĵo en plantroj proksimume 50 ) 50 %). Sekve temas pri la plej grandkvanta organika kemia kombinaĵo sur la tero, kaj ankaŭ pri la plej grandkvanta polisakarido. Celulozo estas ne-disbranĉigita polisakarido, kiu konsistas el pluraj centoj ĝis dekmilo da β-D-glukozo-molekuloj en (1→4)β-glikozida interligo. La substanco estas kreita en la plasma membrano de la plantoj kaj interretiĝas al fibraj strukturoj. La aranĝo de la celulozaj fibretoj estas direktata pere de mikrotubetoj en la plantaj ĉeloj.

Kemiaj ecoj

Celulozo estas nesolvebla en akvo kaj en la plej multaj aliaj organikaj solvigaj likvaĵoj. Iuj solvigaj likvaĵoj kiel dimetilacetamidodimetilsulfoksido kaj amoniako/Cu2+ ("svisa reagilo") tamen kapablas solvigi celulozon. Same ĝi disigeblas pere de fortaj acidoj – en plialtigita temperaturo, koncentriĝintaj fortaj acidoj kapablas transformi celulozon al glukozo, per rompo de la glikozidaj interligoj.

La kemia konzerno BASF dum la jaro 2007 prezentis metodon, laŭ kiu celulozo povas esti pure fizike disigata pere de jona likvaĵo. Pere de la tiel disigita celulozo povas esti kreataj kemiaj kombinaĵoj ĝis nun ne industrie kreeblaj.[1]

Utiligo

biologie malkonstruebla puriga sponĝo el celulozo/viskozo

La homo ne povas digesti celulozon, tamen la ĉeesto de celulozaj fibroj plikoncentrigs la manĝaĵon kaj en la homa korpo fizike subtenas la digestadon. Por digesti celulozon, herbomanĝaj animaloj ĝenerale uzas enzimojn, kiujn produktas ĉeloj de la intesta flaŭro.

Celulozo estas grava industria materialo por la fabrikado inter alie de papero kaj de sintezaj materialoj. En la produktado de vestaĵoj gravas fadenoj el viskozo, kotono kaj lino, kiuj ĉiuj kemie konsistas el celulozo. Plia grava aplikejo estas la industrio pri konstrumaterialoj, kie celulozo plifluigas aliajn materialojn, sed ankaŭ iĝas izoliga materialo por konstruaxjoj – inter pluraj avantaĝoj de tia izoliga materialo, produktita ekde proksimume la jaro 1940, estas la ekologie favora produktovojo kaj la uzebleco de reciklita eksa gazeta papero.

Krome celulozo inter alie estas la bazo de la plasto celofano, kiu estas uzata kiel travidebla, maldika kaj fleksebla substanco aparte por la higiena enpako de nutraĵoj kaj aliaj produktoj, sed ankaŭ en novspecaj travideblaj cigaredaj paperoj. Plia apliko de celulozo estas la produktato de pilketoj por tabloteniso. La kemia kombinaĵo celulozoacetato estas multe uzata speco de plasto, inter alie uzata por multaj infanludiloj: Ekzemple la konstruobrikoj de la firmao Lego estas el tia materialo.

En sciencaj laboratorioj oni aldone esploras la uzon de celuloza etanolo kiel alternativo por benzino en la movigo de aŭtomobilaj motoroj.

Referencoj

  1. artikolo el la svisa gazeto Neue Zürcher Zeitung, reta eldono de la 21-a de novembro 2007: "kemiaj kombinaĵoj el la biologia rafinejo" (germanlingve)