Cemento
Cemento estas pulvora hidraŭlika ligento, fabrikita en cementejo per muelado de cementa klinkero kun iom da gipso.
Hidraŭlikan cementon inventis la egiptanoj, kaj poste reinventis la grekoj kaj la babilonanoj. Ili faris sian morteron kun kalko, kaj tiel ĝi estis multe pli dura ol la romaj morteroj. Poste, la romanoj faris bonan cementon kun cindro. La betono farita kun tiu ĉi cemento povis duriĝi eĉ subakve.
Specoj de cemento
- Portlanda cemento
- Aluminata cemento - cemento fabrikita per fajna muelado de aluminata klinkero; ĝi elstaras per alta komenca meĥanika firmeco
- Mikscemento
- Speciala cemento
- Sakcemento
- Loza cemento estas cemento transportata sen pakumo en specialaj transportiloj
Vidu ankaŭ
- Cementejo
- Opus caementicium, romia cemento