Cent vizaĝoj de la koncertejo de Tenerifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 28° 27′ 19.55″ N 16° 15′ 2.95″ U / 28.4554306 °N, 16.2508194 °U / 28.4554306; -16.2508194 (mapo) La cent vizaĝoj de la koncertejo de Tenerifo (hispane cien caras del auditorio de Tenerife) estas artaĵo, kiu konsistas el bildoj de muzikaj artistoj sur rokoj marbordaj apud la Koncertejo de Tenerifo. Ĝin kreis la bulgara artisto Stojko Gagamov en 2010 kaj 2011[1]. Parte la portretoj estas sur betonaj kuboj, sed la pliparto estas sur malhelaj naturaj ŝtonoj.

Gagamov komencis per la vizaĝoj de arĥitekto Santiago Calatrava kaj de kantisto Luciano Pavarotti kaj poste dum ok monatoj aldonis 98 pliajn. Inter ili estas kantistoj, instrumentistoj kaj komponistoj, klasikaj kaj modernaj. Gagamov signas siajn verkojn per la cirila СГ (=SG, por Стойко Гагамов), sed multaj, kiuj ne scias la cirilan alfabeton, emas legi tion kiel "cr"[2][3].

Por doni al siaj portretoj klaran fonon sur la malhelaj rokoj, Gagamov pentris ilin sur blanka silueto, kelkajn centimetrojn pli granda ol la respektiva portreto. Apud ĉiu portreto estas la (latinlitera) nomo, ne ĉiam tute kompleta; ekzemple Plácido Domingo nomiĝas tie nur Placido, kaj Montserrat Caballé (kiu aperas plurfoje) simple CaballeCaballé. Foje Gagamov fonetike transliterumis nomojn laŭ diversaj sistemoj, ekzemple la nomon de Mariah Carey, kiu aperas kiel Maraya Keri, aŭ de Freddy Quinn, kiu aperas kiel Freddie Queen.

Gagamov en 2011 konsideris sian verkon finita[3] kaj "unu el la plej grandaj de Eŭropo kaj eble de la mondo" – kredeble en geometria senco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El misterio de las cien caras (la mistero de la cent vizaĝoj) (hispane) (HTML). Alirita 2013-09-06.
  2. CR se llama Stoyko (CR nomiĝas Stojko) (hispane). eldia.es (2011-06-26). Alirita 2013-09-06.
  3. 3,0 3,1 Arte a gran escala (HTML). El Día. Alirita 2014-07-07.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.