Centaŭreo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Centaŭreo
Centaurea americana
Centaurea americana
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Centaŭreo Centaurea
L.

ĉirkaŭ 350-500 specioj; vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Centaŭreo (Centaurea) estas multspecia genro el la planta familio de asteracoj, al kiu apartenas unu- kaj plurjaraj herboj, pluraj ĝardene kulturataj, kun tubkoloraj floroj, el kiuj tiuj de la ekstera rondo en la kapitulo plej ofte estas funelformaj, pli grandaj, okulfrapaj, sed sterilaj - tio estas sen stiluso kaj stamenoj.

Al la genro apartenas ĉ. 350-500 specioj, kiuj vivas ĉefe en la Mediteraneo kaj Okcidenta Azio, sed deko aperas eĉ en Mez-Eŭropo.

Inter la plej bone konataj specioj estas:

  • cejano (Centaurea cyanus) estas konata bela trudherbo en grenkampoj kun brile ĉielbluaj, malofte blankaj aŭ riĝaj floroj kaj lancetformaj folio. Ĝi preskaŭ malaperis danke al la intensaj agrikulturaj metodoj kaj al la herbicidoj. (cejanobluo estas koloro, simila al koloro de cejanofloro)
  • kampa centaŭreo (Centaurea jacea) montras tigmonascion, tio estas, je tuŝo de insektoj, la stamenoj kuntiriĝas (je malpli 20-30%) kaj aperas el la stamena tubo la stiluso kun algluiĝintaj polenoj, kiujn la planto alpremas sur la insekton. La stamenoj reakiras siajn antaŭajn poziciojn dum unu minuto. (La stamenoj estas kunkreskintaj ĉe la anteroj, tiel formiĝas tubo.)
cejeno

Specioj[redakti | redakti fonton]

Inter la specioj en ĉi tiu genro estas:

Centaurea tchihatcheffii