Centaŭroj (asteroidoj)
El Vikipedio
Ilustraĵo de sunsistemaj astroj. La centaŭroj estas oranĝkoloraj, ĉefe intere la verda Kuiper-zono.
La Centaŭroj – nomitaj laŭ la Kentaŭroj en la helena mitologio – estas klaso de asteroidoj, kiuj ĉirkaŭas sunon inter Jupitero kaj Neptuno. En la surfaco de iuj centaŭroj akvo troviĝis, ekzemple sur (5145) Folo.
La unue malkovrita centaŭro estis (2060) Ĥirono en la jaro 1977. La plej granda estas (10199) Ĥariklo, malkovrita en 1997.
Verŝajne la centaŭroj estas "estingiĝintaj" kometoj, kies volatilaj komponantoj, akva glacio kaj metano, sublimiĝis pli-malpli. Tamen la centaŭroj Ĥirono kaj (60558) Eĥeklo ankaŭ klasiĝas kiel kometoj, ekde kiam oni trovis kronon ĉirkau ili.
|
||||||||||||||||||