Centesimus Annus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Centesimus annus)
Saltu al: navigado, serĉo

La encikliko Centesimus Annus (= la centa datreveno) (1991) estis pretigita kaj publikigita okaze de la centjara datreveno de la Rerum Novarum (1891), iniciate de papo Johano Paŭlo la 2-a.

Ĝeneralaj ideoj[redakti | redakti fonton]

La encickliko “Centesimus annus” reelvokas al la memoro la Katolikan socialan doktrinon de la Katolika Eklezio, kaj kritikasNovliberismon kaj la koncepton pri kapitalo kaj pri Profito zorge tenantajn nek la homon nek la rezursoj de la tero. Johano Paŭlo la 2-a rifuzas: “la superecon de la sfero materia sur la homo”, kaj, fakte, li insistas sur la neceso de etiko en la ekonomio.

La Katolika sociala doktrino rekonas la pozitivajn alportojn de la merkato kaj de la Profitocela organizaĵo kondiĉe ke ili estu fakte orientitaj al la Komuna bono.

Precipaj evoluoj de Cantesimus Annus[redakti | redakti fonton]

  • 1: Johano Paŭlo la 2-a celas plidaŭrigi la forton kaj influon de la encikliko Rerum Novarum de Leono la 13-a,
  • 2: tiu ĉi encikliko lokiĝas en la akso de tiu de Leono la 13-a fondinta la socialan doktrinon de la Eklezio,
  • 3: temas pri reinterpretado pri la okcidenta socio konsiderita sub la lumo de la encikliko de Rerum Novarum kun urĝa invito alfronti la estonton “ŝarĝitan per obskuraĵoj kaj, tamen, plenan je promesoj”. Tiu nova encikliko enskribiĝas inter la movadoj “por la defendo de la homa persono”, prilumita de la Tradicio de la Eklezio, trezoro ĉiam malfermita al evoluo. Tio eblas per la ĉi-tie konsideritaj "novaj historiaj eventoj”.

Tiuj konsideroj rilatas precipe al la titolo kvara, nome la privata posedo kaj la universala destinado de la bonoj kiu estis insista ĉevalo de la Patroj de la Eklezio.[1]

Ĝenerale estas reasertate pri:

  • n°30: la rajto de privata posedo kaj la porĉiua destinado de la mondaj bonoj,
  • n°31: rolo kaj funkcio de la homa laboro,
  • n°32: posedo de scioj, de teknikoj kaj de novaj kapabloj nuntempe,
  • n°33: malfacilaĵo por multe da homoj akiri la bazajn konojn permesantajn esprimi la krepovon kaj evoluigi siajn kapablojn kaj eniri reton de scioj kaj komunikoj permesantaj apreci kaj utiligi siajn kvalitojn,
  • n°34: supereco de la libera merkato,
  • n°35: asocio de laboro, de entrepreno kaj de kunlaborantaj aktivuloj, entrepreno kiel komunumo de personoj,
  • n°36: Sin elspezi pli por kontentigi demandon pri kvalito ol por demando pri kvanto,
  • n°37: ekologia demando,
  • n°38: detruo de la homa medio,
  • n°39: familio fundita sur edziĝo,
  • n°40: la ŝtato havas la devon sekurigi la defendon kaj la protekton de la kolektivaj bonoj kiuj estas la natura medio kaj la homa medio,
  • n°41: malordigo kaj inversigo de la roloj de la rimedoj kaj de la celoj,
  • n°42: risko de radikala kaj senbremsa kapitalismo,
  • n°43: Sociala doktrino de la Eklezio kiel necesa interhoma orientilo kaj integra disvolviĝo de la homa persono, ĉu orientas al vasta asocia movado de laboristoj?
  • Kaj plie: malpezigi aŭ nuligi la ŝuldojn de la evolulandoj,
  • elimini la malŝparadon de rimedoj kaj simpligi la vivstilojn,
  • kreado di institucioj por la kontrolo de la armiloj.

Sumo de ĉio[redakti | redakti fonton]

La tuta senco de la Centesimus Annus resumeblas ankaŭ, laŭ esploristoj, en la moto: “La homo estas la vojo de la Eklezio”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. mrĝene de la anonco de la promulgo de la Centesinus Annus kolektiĝis kaj formiĝis asocio "Centesimus Annus – Pro Pontifice", (sigle CCPP). La celo, inspirita de la enhavo de la encikliko, konfesas sinceran adheron al la nombraj karitataj iniciatoj de la Papo. La fondaĵo kalifikiĝas "Pro Pontifice" (favore al la papo), por substreki sentojn de admiro kaj rekono por la karitata aktiveco de la papo.