Centla (komunumo)
| Centla | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Komunumo | ||
| Lando | Meksiko | ||
| Ŝtato | Tabasco | ||
| Kodo laŭ INEGI | 27003 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 92755 | ||
| Geografio | |||
|
|
18°32′N 92°38′U / 18.533°N, 92.633°U | ||
| Alto | 10 | ||
| Areo | 3245,5 km² | ||
| Horzono | UTC -6 | ||
|
|
|||
Centla estas unu el la 17 komunumoj de la meksika subŝtato Tabasco, kiu situas en sudorienta parto de Meksiko (survoje al la duoninsulo Jukatano, ĉe la meksika golfo. La ĉefurbo de la komunumo estas Frontera. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 27003.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 92755 loĝantojn. El tiuj estis 46411 viroj kaj 46344 virinoj. La komunumo havas surfacon de 3245,5 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 10 metroj super la marnivelo.
En la komunumo ekzistas 217 tiel nomataj loĝlokoj (laŭ INEGI statistike por urboj, vilaĝoj, domaroj).
Klimato [redakti]
En la komunumo jare falas averaĝe 1695,7 mm/m² de precipitaĵo. Kiel en la tuta substato en la komunumo relative ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 30,8 °C.
Sociogeografio [redakti]
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 67221 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 4556 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 6,78 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).