Centr-andaj paramoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Parama pejzaĝo en Ekvadoro

La centr-andaj paramoj estas tersupraĵa ekoregiono el la centr-anda ekoprovinco de la neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj kiuj nomiĝas en tiu parto de Sudameriko : paramoj.

Enhavo

Priskribo [redakti]

La ekoregiono okupas areon de 12 173 kvadratajn kilometrojn kaj situas je altaj altitudoj de Andoj, en la sudo de Ekvadoro kaj la nordo de Peruo, inter la arbarolimo je 3 200 metroj kaj la neĝolinio de daŭra neĝo je 4 500 metroj. Apud la plej malaltaj altitudoj la ekoregiono limtuŝas nubarbarojn kaj transirajn arbarojn.

La klimato estas malvarma kaj humida, kun alta precipitaĵo kaj estas tre nuba. Nokte, malaltaj temperaturoj ĝenerale malsuperas 0° C.

En tiu alt-montara zono troviĝas aliaj similaj paramaj ekoregionoj.

Vegetaĵaro [redakti]

Tipa pejzaĝo estas kvazaŭ senarba humida arbustetaro kun arbedoj el la genro Ferreyrathus [1] kaj herboj el la genroj Calamagrostis, Agrostis, Hypericum. Oni trovas arbojn el la genroj Polylepis kaj Escallonia [2].

Referencoj [redakti]

  1. Rodrígues, L. 1996
  2. Ferreyra 1988

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Bibliografio [redakti]

  • hispane Ferreyra, R 1988 : Flora y vegetación del Perú. Las 8 regiones naturales. Lima
  • hispane Rodríguez, L. 1996 : Diversidad Biológica del Perú : Zonas prioritarias para su conservación. Proyecto FANPE GTZ-INRENA. Lima.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio