Centra-pacifikaj marbordaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono
Epifitoj de la pluvarbaro en Olimpa Nacia Parko.

La centra-pacifikaj marbordaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de la marborda regiono de la nordokcidento de Nordameriko. Kune kun kelkaj aliaj ekoregionoj, la centra-pacifikaj marbordaj arbaroj konstituas la pacifikajn moderajn pluvarbarojn, tutmondaj 200-unuon.

Priskribo

La ekoregiono troviĝas proksime de Pacifika Oceano. Ĝi kovras 73 700 kvadratajn kilometrojn kaj etendiĝas ekde Vankuvera Insulo, tra la centro de Vaŝingtonio ĝis Oregono en la sudo. Ĝi etendiĝas ekzemple en Olimpa Duoninsulo, en Vankuvera Insulo kaj en Oregona Marborda Montaro.

Pluraj parkoj, el kiuj la Olimpa Nacia Parko kaj Stratkona Provinca Parko ĉeestas en la zono.

La ekoregiono karakteriziĝas de sablajrokaj strandoj, de estuaroj borde de Pacifika Oceano sed ankaŭ de zonoj, kovrataj de arbaroj. La klimato de la regiono estas influata de la proksimeco de la oceano, kaj estas do mezvarma, sufiĉe malsevera kaj humida dum tuta la jaro. La jara precipitaĵo varias inter 2 000 kaj 4 000 mm. La natura medio forte varias laŭ la altitudo sed ankaŭ laŭ la latitudo.

Flaŭro

La montara zono esence konsistas el konifera arbaro. La plej notindaj specioj estas Menzies-pseŭdocugo, giganta tujo kaj okcidenta cugo.

Faŭno

La faŭno estas tre riĉa kun ekzemple Odocoileus hemionus ( cervedoj ), kanada cervo, amerika nigra urso kaj kalifornia kondoro. Iuj riveroj abunde gastigas plurajn speciojn de salmonedoj el genro Oncorhynchus.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj