Centra Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Centra Komitato aŭ mallonge CK estis – en politika tereno – la plej supera organo de la Komunista partio de Sovetunio kaj similaj partioj inter la partikongresaj periodoj (oficiale). La veran gvidantan funkcion plenumis ekde la 1920-aj jaroj la Politika Komitato (Politika Buroo, Politburoo). (En Hungario, ties nomo estis Centra Gvidantaro (1948–56) en la Partio de la Hungaraj Laboristoj).

La unuan Centran Komitaton fondis la bolŝevika frakcio de Vladimir Iljiĉ Lenin, kiam ĝi sismis de la Ruslanda Socialdemokrata Laborpartio. La komitato formis la ĉefan politikan direkton de la bolŝevikoj. Ĝi elformis en oktobro de 1917 kvinmembran Politikan Komitaton por gvido de la revolucio. La multnombra Centra Komitato neniam kapablis por rapidaj decidoj tiel la potenco jam dekomence estis en mano de la Politika Komitato kaj de la pli poste kreita Sekretareco kaj similaj partiorganizaĵoj.

Stalin plenigis en la 1920-aj jaroj la Centran Komitaton kun siaj fideluloj, sed ĝi funkciis ĝis mezo de la 1930-aj jaroj kiel parlamentsimila organizo, en kiu oni formis frakcioj kaj libere diskutis. Tiam Stalin – por sekurigi sian unupersonan potencon – ekzekutigis plimulton de la CK, kies rolo ekde tiam malgraviĝis. Ĝi gravis denove nur dum gvidaj krizoj de 1957 kaj 1964.

La membrojn de CK elektis la partia kongreso, sed tio signifis nur tiom, ke ili kapjesis al delegitpropona listo de la Politika Komitato. La membraro de la CK kreskis ekde 1921 (25) ĝis 1986 je 307 membroj. La komitato kunsidis dufoje en jaro, unu-du tagojn.

La membroj de la CK estis la plej gravaj oficistoj de la soveta registaro kaj ekonomio, tiel la komitato estis la plej supera registara organo de la partio. La Politika Komitato, Sekretareco kaj aliaj partiaj organoj eldonis siajn leĝojn en nomo de la CK (ĝis kolapso de Sovetunio en 1991).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]