Centra Oficejo de UEA
La Centra Oficejo de UEA estas la ĉefa sidejo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi situas en Roterdamo, Nederlando.
Enhavo |
[redakti] Historio
[redakti] Svisa epoko ĝis 1936/1947
Dum longa tempo ĝi troviĝis en Svislando, nome ekde la fondiĝo en 1908 en Ĝenevo. Ene de tiu urbo ĝi plurfoje translokiĝis. En 1919/20 ĝi troviĝis en Bern.
Post kiam la plej multaj membroj kaj aliĝintaj asocioj estis transirintaj en 1936 al Internacia Esperanto-Ligo, la "ĝeneva" UEA en 1937 translokiĝis oficiale al Palais Wilson en Ĝenevo. Tie Hans Jakob plulaboris post 1947 ("Serva Centro"), ĝis oni haltigis lian oficon en 1960.
[redakti] Brita epoko 1936/1947-1955
IEL fine de 1936 gastis ankoraŭ en la oficejo de la brita asocio en Londono (adreso High Holborn), sed baldaŭ translokiĝis al donacita domo en Heronsgate iom nordokcidente de Londono. En 1955 oni serĉis novan domon en la urbego mem, ĉar Heronsgate estis malbone atingebla por oficistoj. Ĉar oni ne trovis ion taŭgan kaj pageblan, oni daŭrigis serĉi alilande kaj fine interkonsentis pri domo en Roterdamo, Nederlando.
[redakti] Nederlanda epoko ekde 1955
La unua adreso en Roterdamo estis Eendrachtsweg 7, sed jam aĉetinte ĝin oni sciis ke ĝi estos malkonstruita pro la urborenovigaj planoj de la loka registaro. En 1962 okazis la translokiĝo al la nuna domo de Nieuwe Binnenweg 176, (51°54′49″N 4°27′52″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 51.91361 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">51.91361°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <Koordinatoj: 51°54′49″N 4°27′52″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 51.91361 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">51.91361°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <) domo konstruita en 1887, la saman jaron kiel la naskiĝo de Esperanto.
En 1986 okazis rekonstruo, kun alkonstruo de la alo apud la (malpligrandiĝinta) ĝardeno. En 2006 nova rekonstruo okazis, interalie kun la ŝanĝo ke la Biblioteko Hector Hodler ricevis novan ĉambron, la antaŭan Salonon Zamenhof fine de la apudĝardena alo.
[redakti] Taskoj
La Centra Oficejo enhavas la administradon de UEA, libroservon, la UEA-bibliotekon, la Konstantan Kongresan Sekretarion (por la Universala Kongreso) kaj eldonejon. En la domo funkcias ankaŭ la oficejo de TEJO. Laŭ la Statuto, la Centra Oficejo estas gvidata de la Ĝenerala Direktoro, sed foje tiu ĉi posteno vakas.
[redakti] Malferma Tago
Dufoje jare, kutime en aprilo kaj novembro, la Centra Oficejo de UEA organizas malferman tagon. Dum tiu tago novaj libroj estas lanĉitaj kaj venditaj rabatpreze, kaj okazas prelegoj kaj aliaj kontribuoj.
Dum la pasintaj jaroj la malferma tago allogas pli kaj pli da homoj. Ĉirkaŭ 100 homoj ĝin kutime ĉeestas.
[redakti] Libroservo
En la Centra Oficejo de UEA troviĝas la plej granda Esperanto-libroservo de la mondo.
[redakti] Eksteraj ligiloj
kiel atingi la Centran Oficejon
Trovu la CO-on per WikiMapia
gazetara komuniko de UEA pri filmo pri la Centra Oficejo de Petro Baláž