Centra Parko (Novjorko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
bildo de la Centra Parko kun la silueto de Manhatano

La Centra Parkoangle Central Park – en Novjorko estis kreita dum la jaro 1859 kiel pejzaĝa parko kaj ekde tiam estas grava ripozejo, promenejo kaj sportejo por la loĝantoj de la urbego. La parko nuntempe etendiĝas je 4,1 kilometroj inter la 59-a kaj la 110-a stratoj kaj je 840 metroj inter la 5-a kaj 8-a avenuoj. La tereno, ankaŭ nomata la "verda pulmo de Novjorko" kovras areon de 3,4 kvadrataj kilometroj kaj ampleksas pli-malpli 5 procentojn de la areo de la centra urboparto Manhatano.

La baza ideo[redakti | redakti fonton]

La origina ideo pri la parko estis de la tiutempe plej signifa pejzaĝa arkitekto de Usono, Andrew Jackson Downing. Li reagis al la deziro de multaj urbanoj pri urbocentra ripozejo, ĉar en la tiama urbo apenaŭ ekzistis eblecoj ripoze aŭ sporte pasigi la liberan tempon. En artikolo de la ĵurnalo Horticulturist li dum la jaro 1848 publikigis la ideon de granda publika parko, en kiu eblu promeni, rajdi, remi, ludi basbalon kaj kriketon kaj kiu havu plurajn infanludejojn.

la Centra Parko dum 2004
la parko vidita de sude


Historio[redakti | redakti fonton]

situo de la parko

Downing vojaĝis al Eŭropo, por en la tieaj pejzaĝaj parkoj kolekti inspirojn por sia propono. Dum la jaro 1851 la ideo pro letero de la urbestro al la urba konsilio unuafoje publike diskutiĝis. Fondiĝis komitato cele al la realigo de la parko. Kiel lokon oni elektis marĉan, montetan kaj arbaran areon proksime de la Orienta Rivero (East River), kie loĝis proksimume 1600, plejparte malriĉaj, enmigrintoj. Dum julio 1851 decidiĝis ke la urbo rajtu aĉeti la terenon.

Dum 1857 nomumiĝis parka komisiono, kiu deklaris konkurson pri la pejzaĝa arkitekturo de la parko. Klaris ke necesus stratoj tra la parko, por ligi la 5-an kaj 8-an avenuojn. Krome fiksiĝis ke nepre estu infanludejoj, granda flora parko, lago kaj loko por ekspoziciejo kaj koncertejo. La sukcesinta propono antaŭvidis prezenti la malsamajn regionojn de Usono kiel natura parko, sed ankaŭ inkluzivis multnombrajn placojn, ludejojn kaj lokojn por gastigo kaj distriĝo – ekzemple restoraciojn kaj panoraman turon. Oni antaŭvidis malaltigi la stratojn, kiuj seneviteble devus tranĉi la parkon, por ke ili ne ĝenu la parkan impreson, kaj krome laŭeble volis rezigni pri arkitekturaj strukturoj en la parko, por atingi laŭeble naturecan aspekton. La piediraj vojoj situu laŭeble for de la stratoj, kaj sportejo norda facile atingeblu. La parka komisiono akceptis la proponon, kaj nur minimume modifis ĝin.

Pluraj elstaraj pejzaĝaj arkitektoj kaj inĝenieroj realigis la koncepton, aranĝis vojojn kaj montetojn, la lagojn kaj kompleksan sistemon de kanaloj kaj riveretoj, elektis plantojn, dezajnis pontojn kaj parkajn konstruaĵojn.

rigardo de la Rockefeller-centro, komplekso el 21 nubskrapuloj, sur la parkon

La konstrua laboro komenciĝis dum la jaro 1858 kaj fakte daŭras ĝis nun, kvankam la ĝenerala pejzaĝa parka aspekto restis la sama. Ĝis la jaro 1866 20.000 laboristoj estis dungitaj en la parka konstruejo. Instaliĝis multaj statuoj pri amerikaj kaj ankaŭ elstaraj eŭropaj konatuloj. Inter la unuaj estis memorejoj pri la eŭropaj poeto Friedrich Schiller kaj sciencisto Alexander von Humboldt. Aldone al la originaj planoj, sude de la parko oni ankoraŭ integrigis zoologian ĝardenon ("Central Park Zoo").

malspektakla ponto en la parko, konceptita de Calvert Vaŭ – ĉiu parka ponto estas unikaĵo

Post la jaro 1900 la urbo Novjorko plue gigante ekspansiis. Ĉiam pli da nubskrapuloj ekestis rande de la parko kaj malgraŭ la parka aspekto memorigis pri ĝia situo meze de monda metropolo. Aŭtoj pli kaj pli multis, kaj oni aparte limigis la rapidecon sur la parkaj stratoj, por laŭeble gvidi la trafikon ĉirkaŭ anstataŭ tra la parko. Ĉiam denove ekestis diskutoj uzi parton de la parka tereno por la konstruo de novaj urbaj domegoj. Inter la planoj estis pluraj projektoj deklaritaj socie aparte valoraj, ekzemple aldonaj ekspoziciejoj kaj sportejoj, operejo aŭ katedralo – sed ĉiam regis sukcesaj protestoj, kiuj malebligis realigojn de tiuj planoj. Nur la Metropolitena Muzeo pri Arto realiĝis. Ekestis tamen multaj pliaj infanludejoj – fine temis pri 424.

la plej granda parka lago, fone la apartamentaro The Beresford

Post la Dua Mondmilito Novjorko kreskis ĝis la metropolo de la internacia kapitalismo. Malgraŭ la ekonomia prospero de multaj entreprenoj kaj ties dungitoj, ankaŭ kreskis la nombro de la urbaj povruloj. Sekve pli kaj pli oftiĝis rabaj atakoj al vizitantoj de la parko. Oni forte malkonsentis plu nokte esti en la parko. Pli kaj pli senhejmuloj, droguloj kaj prostituitoj karakterizis la parkan aspekton.

Dum la 1960-aj jaroj la parko ekestis preferata scenejo por koncertoj de la Novjorka Filharmonia Orkestro, la Metropolitena Operejo kaj por grandaj politikaj manifestacioj. Dum la ekonomie malprospera fazo de la 1970-aj jaroj al la urbo draste mankis mono por la parka konservo kaj ties aspekto pli kaj pli malboniĝis.

Kiam dum 1981 la urba administracio pripensis fermi la parkon, pluraj muzikistoj tie organizis koncertojn, kies enspezoj iĝis donacoj por la parka konservo. La 19-an de septembro 1981 la muzikistoj Simon and Garfunkel havis sian faman parkan koncerton antaŭ pli ol 500.000 aŭskultantoj. Jam jaron antaŭe fondiĝis privata organizo kun la Central Park Conservancy, kiu kolektis multajn donacojn de privatuloj, sed aparte de la novjorkaj entreprenoj kaj bankoj, kaj kies merito estis vivteni kaj renovigi la parkon.

En sennombraj romanoj, televidaj kaj kinejaj filmoj, kanzonoj kaj poemoj la parko ludas centran rolon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]