Centra Tombejo de Bruĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malantaŭa fasado de la enirejo

La Centra Tombejo de Bruĝo estas granda tombejo en Assebroek en la belga urbo Bruĝo. La tombejo troviĝas je la rando de la kvartaloj Sint-Katarina kaj Steenbrugge. Ne konfuzu ĝin kun la Parktombejo Blauwe Toren, kreita en la 1970-aj jaroj norde de la urbo, nek kun la tombejo de la iama sendependa komunumo Assebroek en la kvartalo Ver-Assebroek.

Historio[redakti | redakti fonton]

La dekreto de la 26-a de junio 1784 de imperiestro Jozefo la 2-a interalie malpermesis entombigojn en preĝejoj kaj ene de la urboj. Tial la bruĝa urbestraro aĉetis terenon en la najbara komunumo Assebroek. La unua entombigo en ĝi okazis je la 13-a de februaro 1787, sed pro kontraŭstaro de la loĝantaro nur en 1804 ĉiuj entombigoj okazis ekster la urbo.

Arĥitekto Pierre Buyck en 1837 desegnis ĝeneralan planon. Jam en 1841 kaj 1864 la tombejo estis pligrandigita. Post pliaj pligrandigoj la tombejo nun havas areon de 12 hektaroj.

Revalorigo[redakti | redakti fonton]

Detalo de monumento 01, skulptaĵo de Heinrich Pohlmann
Familia tombo de la skulptisto Hendrik Pickery
Tombo de la poeto Guido Gezelle

Ĉirkaŭ la jaro 1980 ekkreskis la konscio ke ne nur la arĥitekturo de la centro de Bruĝo meritas protekton, sed ke ankaŭ en la stratoj kaj tombejoj ekster la urbo estas valoraj aferoj. En 1978 estis kreita Urba Komisiono pri Tombejaj Monumentoj. Ĝi iniciatis konstruon de lapidarium, konstruaĵo en kiu estas montritaj restaĵoj de malaperintaj tomboj kaj paneloj kun klarigoj.

Ekde 2010, pro la malpermeso de herbicidoj, okazas eksperimentoj rilate al la plantoj ĉirkaŭ la tomboj (ne nur en la centra, sed ankaŭ en la ceteraj tombejoj). La urbo purigis kaj riparis plurajn valorajn tombojn.

Valoraj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Tomboj de Antoon Jozef Witteryck kaj edzino (parcelo 38)

La plej valoraj monumentoj estas inventarigitaj kaj ricevis klarigan tabuleton. Ili estas listigitaj poste (unue la vicnumero, poste la parcelo de la tombejo, fine la nomo).

  • 01 (09) Jan Goetinck
  • 02 (08) Henri Gazet
  • 03 (09) Hendrik kaj Gustaaf Pickery
  • 04 (08) Flori Van Acker
  • 05 (08) Van De Vyvere – Petyt
  • 06 (12) Camille Moeyaert
  • 07 (06) Paul Thévenet
  • 08 (07) Carolus kaj Joannes Van Westerveldt
  • 09 (07) Antoine Wemaer
  • 10 (07) Albert Thooris kaj Yvonne Thooris
  • 11 (07) Eugenius Van Hollebeke
  • 12 (07) Pieter Albert Bossaert
  • 13 (05) Auguste Retsin
  • 14 (04) Vincent Deljoutte
  • 15 (04) Eugenius De Keersgieter
  • 16 (03) Jean-François Ancot
  • 17 (05) Louis François Ancot
  • 18 (03) Joseph-François Ducq
  • 19 (01) François Kinsoen
  • 20 (01) Edouard Campe
  • 21 (01) François De Hondt
  • 22 (01) Ferdinand D’hauw
  • 23 (06) Louis Saeys
  • 24 (01) Louis Grossé
  • 25 (01) Samuel Coucke
  • 26 (12) Edmond Van Hove
  • 27 (12) Guido Gezelle
  • 28 (01) John Steinmetz
  • 29 (01) Jacob Wielmaker
  • 30 (01) Pierre Carrezane Arborio
  • 31 Kalvario-monumento
  • 32 (13) Louis Reckelbus
  • 33 (13) Pierre Buyck
  • 34 (13) Jules Boyaval
  • 35 13) Théo Raison
  • 36 (14) Julius kaj Maurits Sabbe
  • 37 (15) Isaac De Meyer kaj lia filo Désiré De Meyer
  • 38 (42) Karel De Flou
  • 39 (23) Ferdinand Van Coillie
  • 40 (21) Charles Carton
  • 41 (16) Johannes Pitiou
  • 42 (18) Marie van Zuylen van Nyevelt
  • 43 (18) Jacques De Mersseman
  • 44 (02) Anne Le Bailly
  • 45 (26) Karel Verschelde
  • 46 (40) Jean Weber
  • 47 (29) Ferdinand De Pape
  • 48 Kapelo de la Kanonikoj
  • 49 (27) Carolus Van Robays
  • 50 (32) Jean Brunon Rudd
  • 51 (34) Louis Delacenserie
  • 52 (69) Edward Gailliard
  • 53 (39) Charles De Wulf
  • 54 (46) Raymond Seresia
  • 55 (46) Achiel Logghe
  • 56 (41) Achille Van Acker
  • 57 (11) Familio Chantrell
  • 58 (38) Antoon Jozef Witteryck
  • 59 (37) Henri Dobbelaere
  • 60 (38) Eugenius Lefebure
  • 61 (09) Alfons Wybo
  • (15) Familio Anthony Trollope
  • (34) Familio Philippe Chrétien Popp
Belgaj militistaj tomboj

Militista sekcio[redakti | redakti fonton]

En aparta sekcio de la tombejo estas tomboj de belgaj kaj britaj soldatoj mortintaj dum la Unua kaj Dua Mondmilito.

Germana monolito je Centra Tombejo de Bruĝo

Germana Sekcio[redakti | redakti fonton]

Ekde decembro 1914 ĝis 1956 la bruĝa tombejo ankaŭ havis germanan sekcion kun militmortintoj el la Unua Mondmilito. Ekde junio 1956 ĉiuj germanaj tomboj estis grupigitaj en Vladslo. Oktuna monolita memorŝtono, metita en la sekcio okaze de la inaŭguro je la 21-a de novembro 1915 tiam malaperis. Nur en 1984 ĝi revenis kaj nun troviĝas dekstre de la enirejo, apud la lapidarium.

Tombejoj de Anthony kaj Thomas Trollope

Brita Sekcio[redakti | redakti fonton]

Dum la 19-a jarcento en Bruĝo loĝis multaj britaj familioj, ekzemple la familio Trollope. Iliaj tomboj troviĝas apud la lapidarium.

Aliaj tombejoj en Bruĝo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en la partkomunumoj de Bruĝo (Assebroek, Dudzele, Sint-Andries, Sint-Kruis, Sint-Michiels kaj Sint-Pieters) estas tombejoj, plejofte tuj apud preĝejo, kun valoraj monumentoj.

Ekis projekto por faciligi la serĉadon de tomboj per geografia informsistemo (GIS). Jam funkcias por Dudzele kaj Sint-Michiels.

Centra Tombejo de Bruĝo - Ekzemplo de reuzo de tombŝtono

Reuzo de la tomboj[redakti | redakti fonton]

En la tombejoj estas multaj valoraj monumentoj de mortintoj de kiuj ne plu estas familianoj. La urbo kapablas renovigi kaj konservi kelkajn, sed ne ĉiujn. Tial estis ellaborita proceduro, laŭ kiu privata persono povas transpreni por propra uzo tombon kies koncesio finiĝis. La nomo de la nova entombigito estas menciita tiamaniere ke la nomo de la antaŭa entombigito restas videbla (ekzemple skribante la nomon sur vitra plato).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bob WARNIER & Albert CLARYSSE, Wandeling 2. De Brugse begraafplaats, Uitgaven West-Vlaamse Gidsenkring, Brugge, 2008 (Gvidlibreto por la tombejo)