Centra administracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 14:30, 17 mar. 2013 farita de OctraBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

La centra administracio estas:

  • laŭ malstrikta senco:
    la centraj publikaj administracioj, kiuj dependas de la ŝtato aŭ registaro (— kontraste al la loka administracio);
  • laŭ strikta senco:
    la centraj servejoj de ministrejo, kies agosfero vastiĝas sur la tuta teritorio (— kontraste al la malkoncentraj servejoj).

La malkoncentraj servejoj dependas de la centra administracio laŭ malstrikta senco, sed ili estas la malo de la centra administracio laŭ strikta senco.

Ĝenerale la centraj administracioj havas la taskon konduki la malkoncentrajn servejojn.