Centra Masivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Centra masivo)

Centra Masivo
montaro
montaro, eble geologie nerilatita • upland [+]

LandoFrancio

Supermara alteco1 886 m [+]
Koordinatoj45° 47′ N, 2° 58′ O (mapo)45.7752.966667Koordinatoj: 45° 47′ N, 2° 58′ O (mapo)
Plej alta punktopuy de Sancy [+]
Areo85 000 km² (8 500 000 ha) [+]


Centra Masivo (Tero)
Centra Masivo (Tero)
Situo de Centra Masivo en Francio

Map
Centra Masivo
Vikimedia Komunejo:  Massif Central [+]
vdr

Centra Masivo (france Massif Central) estas mezalta montaro en la centro kaj sudo de Francio, kiu havas areon de 85 000 km², kio korespondas al 15 procentoj de la ŝtata teritorio. Ĝi altas averaĝe 700 metrojn, kaj la plej supra punkto altas preskaŭ 1900 metrojn: la monta masivo Monts Dore kun 1 886 metroj da alteco. Nek geologie nek geografie la regiono havas ekzaktan limon. Se oni kunkalkulas al Centra Masivo la montoĉenon Cevenoj, la limo de la regiono en la oriento kaj sudo relative klaras, ĉar la ĉirkaŭe relative ebena teritorio abrupte altiĝas tie, kie komenciĝas la Cevenoj. Plej norda parto de la Masivo konsideriĝas la regiono Beaujolais ĝis preskaŭ urbo Mâcon, la plej suda punkto estas Montagne Noire (nigra monto) ĉe limo al departemento Aude - tamen ambaŭ partoj havas ankoraŭ altecon de pli ol 1000 metroj. En la nordo kaj okcidento la limo de la Masivo al ĉirkaŭaj pejzaĝoj estas pli laŭŝtupa. Limousin, Marche kaj Burbonio estas la nomoj de la najbaraj pejzaĝoj, kiuj enkadrigas Centran Masivon en formo duonluna.

Monts Dore, la plej alta punkto de Centra Masivo

Centra Masivo neniel estas geografie unueca regiono, sed pro diversaj klimataj kaj geologiaj cirkonstancoj konsistas el pluraj pejzaĝoj, kiuj inter si tre malsamas. Geologie la areon konsistigas la pejzaĝo Auvergne, la lando de vulkanoj, la altaj kaj krutaj montoj de la montoĉeno Cevenoj, la altebenaĵoj Causses, kiuj havas malmultajn vegetaĵojn sed tamen impresas iel mediteranee, kaj ne laste - tre en la sudo - la monta parto de la regiono Langvedoko-Rusiljono. Tiom diversaj kiom la naturaj cirkonstancoj ankaŭ prezentiĝas la historio, kulturo kaj ekonomio de la regiono Centra Masivo.

Vilaĝo Castelbouc en matena nebulo

Vizitindaj lokoj[redakti | redakti fonton]