Centra provinco de Kenjo
El Vikipedio
| centra provinco | |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Ĉefurbo | Nyeri |
| Areo | 13 236 km² |
| Loĝantaro | 4 145 000 (stato: kalkulo de 2007) |
| ISO-kodo | KE-200 |
La centra provinco (svahile Mkoa wa Kati, angle Central Province) estas unu el sep provincoj de Kenjo. La provinco kovras areon de 13 236 kvadrataj kilometroj kaj laŭ kalkulo de 2007 ĝi havis 4 145 000 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 313 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Nyeri. La provinco plu dividiĝas je sep distriktoj.
Kiel la nomo indikas, la provinco situas en la centro de la lando, norde de la nacia ĉefurbo Najrobo. La averaĝaj temperaturoj pro la pli alta situo iom pli malvarmas ol en aliaj partoj de la lando. La centra provinco estas signifa kafokultiva regiono.
Provincoj de Kenjo
Centra | Marborda | Nordorienta | Nyanza ("Laga") | Okcidenta | Orienta | Rifta Valo | krome: ĉefurba distrikto Najrobo