Centraziaj Montaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Centraziaj Montaroj estas biodiverseco-varmpunkto signita de Naturprotekto Internacie. Ĝi kovras plurajn montarajn kaj alt-montarajn ekoregionojn de Centra Azio, inkluzive tiujn de Pamiro kaj Tianŝano, kaj etendiĝas tra partoj de Afganujo, Ĉinujo, Kazaĥujo, Kirgizujo, Taĝikujo, kaj Uzbekujo.

Sude de la nordaj centraziaj malaltaĵoj troviĝas granda zono de montaroj kaj altebenaĵoj. Pamira Altebenaĵo konstituas montarajn ĉenojn irante en plurajn direktojn. La montoĉenoj de Himalajo, Karakorumo kaj Kunlun iras orienten. Tibeta Altebenaĵo, enŝlosita de Himalajo kaj Kunlun, estas la plej vasta kaj la plej alta altebenaĵo en la mondo. Ĉomolungmo ( aŭ Everesto ) en Himalajo estas la plej alta pinto en la mondo. La vasta malvarmeta dezerto de Gobio troviĝas en tiu ĉi regiono.

La varmpunkto ampleksas plurajn biotopajn tipojn, inkluzive Montarajn herbejojn kaj arbustarojn, Mezvarmajn koniferarbarojn, kaj Alt-montaran tundron.

La ekoregionoj en la varmpunkto inkludas :

  • Alajan kaj okcident-tianŝanan stepon
  • Gisarajn kaj alajajn maldensarbarojn
  • Pamir-altmontarajn dezerton kaj tundron
  • Tianŝanajn montaran stepon kaj herbejojn
  • Tianŝanajn montarajn koniferarojn

[redakti] Eksteraj ligiloj

Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj