Centre (Haitio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo en Haitio

Centre (kreole: Sant) estas unu el la dek departementoj de Haitio. Ĝia nomo estas la franca vorto por "centro" kaj deriviĝas de ĝia situo inter la nordaj kaj la sudaj departementoj, tamen je la orienta limo al Domingo. Ĝi estas la sola departemento sen marbordo.

Ĝia areo estas 3.487 km²; en 2009 oni taksis ĝian loĝantaron je 678.626. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas HT-CE. Ĉefurbo estas Hinche.

La departemento estas dividita en kvar arondismentojn, kiuj konsistas el sume 12 komunumoj: