Centrisma Alianco (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 16:23, 23 aŭg. 2014 farita de Xian (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Centrisma Alianco estas franca politika partio laŭ centrisma tipo, fondita la 27-an de junio 2009 en Parizo surbaze de la asocio « Rassembler les centristes » (esperantlingve "Kunigi la centristojn") kaj kies prezidanto estas Jean Arthuis[1].

La fondinta kongreso kunigis 200 partoprenantojn el 71 departementoj kaj adoptis la statutojn de financa asocio kaj etikan ĉarton.

Sin apoganta sur « humanismaj, socialaj, liberalaj kaj eŭropaj valoroj », la Centrisma Alianco situas en la pluesto de la asocio « Rassembler les centristes » el kiu ĝi naskiĝis.

La unua artikolo de ĝiaj statutoj precizigas ke « ĝia daŭro estas ligita al la promocio de la unuigo de la centrismaj movadoj[2] ». Ĝi anoncis proponon aliĝi al Respublikana, Ekologiisma kaj Sociala Alianco en julio 2011. Ĝi apartenas al la politikaj movadoj je la origino de la fondiĝo de Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) en oktobro 2012.


Notoj kaj referencoj

  1. Rubriko "Flash actu", gazeto Le Figaro, la 27-an de junio 2009
  2. « Jean Arthuis elektita prezidanto de Centrisma Alianco », gazeto Le Point.fr, la 27-an de junio 2009.

Vidu ankaŭ

Rilataj artikoloj

Ekstera ligilo