Westfield CENTRO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Centro (Oberhausen))
Westfield CENTRO
Westfield CENTRO
vendejaro vd
Dum 1996 - nekonata/nuntempe
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr

Westfield CENTRO (ĝis la 31a de aŭgusto 2021: Centro Oberhausen , propra skribmaniero: CentrO) estas la nomo de vendejaro en Oberhausen. Ĝi konsistigas la koraĵon de la Neue Mitte de la urbo.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Kadre de la ŝanĝiĝo de la ekonomia strukturo en la Ruhr-regiono la 143-hektara industritereno de la ŝtalfandejo Gutehoffnungshütte en Oberhausen ne plu estis uzata. La urbo Oberhausen serĉis nun kapitaldonantoj, kiuj financu novan uzeblecon de la tereno. En 1991 la angla kapitaldonantaro Stadium akiris parton de la tereno, por tie evoluigi la gameton por Neue Mitte Oberhausen.

Rigardo sur la ĉefpasejo

Modelo de la vendejaro estis la brita vendejaro Meadowhall nordoriente de Sheffield. Okulfrape similaj strukturoj estas ekzemple rekoneblaj je la Oase kaj la longaj pasejoj de la vendejaro. La kostoj sumiĝis je pli ol 2 miliardoj da germanaj markoj. En 1992 komenciĝis la malkonstruado de malnovaj uzinaj instalaĵoj. La oficiala dato de la komenco de la konstrulaboroj estis la 24-a de septembro 1994. Post kiam la urbo Oberhausen iam en la 1970-aj jaroj eksfunkciigis la lastajn tramliniojn, ĝi malfermis la 21-an de junio 1996 novan tramlinion, kiu konektas Mülheim, la malnovan, dezertiĝontan urbocentron kaj la nordon de Oberhausen kun la Nova Centro. La 12-an de septembro 1996 la vendejaro malfermiĝis, sammonate ankaŭ la eventejo Areno por proks. 13000 spektantoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Promenejo de de Centro Oberhausen, vidita de la Gasometro Oberhausen