Centro (komunumo en Tabasco)
| Centro | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Komunumo | ||
| Lando | Meksiko | ||
| Ŝtato | Tabasco | ||
| Kodo laŭ INEGI | 27004 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 558524 | ||
| Geografio | |||
|
|
17°59′N 92°56′U / 17.983°N, 92.933°U | ||
| Alto | 10 | ||
| Areo | 1765,9 km² | ||
| Horzono | UTC -6 | ||
|
|
|||
Centro estas unu el la 17 komunumoj de la meksika subŝtato Tabasco, kiu situas en sudorienta parto de Meksiko (survoje al la duoninsulo Jukatano, ĉe la meksika golfo. La ĉefurbo de la komunumo estas Villahermosa. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 27004.
Enhavo |
Geografio[redakti]
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 558524 loĝantojn. El tiuj estis 271489 viroj kaj 287035 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1765,9 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 10 metroj super la marnivelo.
En la komunumo ekzistas 192 tiel nomataj loĝlokoj (laŭ INEGI statistike por urboj, vilaĝoj, domaroj).
Klimato[redakti]
En la komunumo jare falas averaĝe 2237 mm/m² de precipitaĵo. Kiel en la tuta substato en la komunumo relative ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 33,6 °C.
Sociogeografio[redakti]
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 413453 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 14803 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 3,58 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).