Centro Ludoviko Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centro Ludoviko Zamenhof
Retpaĝo www.centrumzamenhofa.pl
Direktoro Jerzy Szerszunowicz
Adreso str. Warszawska 19
15-062 Białystok
Malfermohoroj de mardo ĝis dimanĉo
10.00 - 17.00
Biletoj
Ekspozicio Bjalistoko de juna Zamenhof 8 kaj 4 zlotoj
Portempaj ekspozicioj 4 zlotoj
Vizitado kun gvidanto (nur grupe) 8 zlotoj (pollingve)
12 zlotoj (anglalingve)
Centro Ludoviko Zamenhof
Zamenhof/Esperanto-objekto • kultura institucio • Esperanto-muzeo
Komenco 2-a de julio 2009 vd
Geografia situo 53° 8′ 7″ N, 23° 10′ 2″ O (mapo)53.135323.1672Koordinatoj: 53° 8′ 7″ N, 23° 10′ 2″ O (mapo)
Lando(j) Pollando vd
Situo Bjalistoko
Centro Ludoviko Zamenhof (Bjalistoko)
Centro Ludoviko Zamenhof (Bjalistoko)
DEC
Centro Ludoviko Zamenhof
Centro Ludoviko Zamenhof
Map
Centro Ludoviko Zamenhof
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Centro Ludoviko Zamenhof estas urba kultur-institucio establita en Bjalistoko en Pollando laŭ la propono de urbestro de Bjalistoko, okaze de UK 2009. La 21-an de julio 2009 okazis oficiala malfermo de la Centro por la loĝantaro de Bjalistoko. Komence la Centro Ludoviko Zamenhof funkciis kiel sekcio de Bjalistoka Kulturcentro, kaj en januaro 2011 ĝi memstariĝis. En januaro 2017 la Centro denove iĝis parto de Bjalistoka Kulturcentro[1].

La Centro proponas al siaj vizitantoj la konstantan ekspozicion Bjalistoko de juna Zamenhof kaj diversajn portempajn ekspoziciojn, koncertojn, filmoprezentojn, teatrajn spektaklojn. En ĝi estas regule organizataj diskutoj, prelegoj kaj literaturaj prezentoj.

La Centro Ludoviko Zamenhof organizas aron da edukaj metiejoj por infanoj kaj gejunuloj, modernajn soci-edukajn projektojn kiel Viva Biblioteko kaj la tereno-ludo Ekkonu Bjalistokon.

Historio de la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Domo, en kiu troviĝas la Centro

La domo troviĝas nun ĉe la strato Warszawska n-ro 19, antaŭe n-ro 15. Ĝi estis konstruita antaŭ la jaro 1896 kaj apartenis al Markus Gordon, kiu posedis en ĝi filion de la Riga Komerca Banko. En 1920 laboris ĉi tie Portempa Pola Revolucia Komitato - reprezentanto de soveta aŭtoritataro, gvidata de Feliks Dzerĵinskij, Feliks Kon kaj Julian Marchlewski. En aŭgusto 1920 oni forprenis 16 kaptitojn, pelis ilin laŭ la stratoj Warszawska kaj Sienkiewicza ĝis la ŝoseo Północno-Obwodowa, kie la kaptitoj estis mortpafitaj.

En 1922 sian sidejon havis en la domo filio de la lodza Pola Akcia Komerca Banko. En 1926 Bronisława Woźnicka establis ĉi tie malsuperan humanisman gimnazion kaj sepnivelan realan lernejon. La lernejo de Woźnicka okupis la duan etaĝon, ĉe la unua troviĝis sidejo de asocio de rezervo-soldatoj. Lernejaj klasoj troviĝis flanke de la strato Warszawska, kaj sporta salono - flanke de la korto. En ĝi estis pargeto kaj pianego, kiun ludis dum lecionoj de gimnastiko unu el fratinoj Frankiewiczówna, kreintino de fama Muzika Instituto. La lerneja kuracistino estis doktorino Irena Białówna, kies nomon havas nun unu el la stratoj de Bjalistoko. La lernejoj ekzistis ĝis 1939. En 1933, laŭ iniciato de Asocio de Socia Laboro de Virinoj, funde de la tereno estis kreita la unua en Bjalistoko porinfana Jordan-ĝardeno. En 1938 en unu el ĉambroj de la lernejo funkciis varboficejo de Ĉefa Komandantaro de Rezervuloj el Volontula Korpuso de Zaolzie en Varsovio.

Post la jaro 1944 la domo, kiel forlasita posedaĵo, estis okupita de la pola ŝtato. Dum multaj jaroj funkciis en ĝi sanservejoj. Dum kelkaj lastaj jaroj la konstruaĵo restis neokupita kaj kadukiĝis. En 2008 por nelonge instaliĝis en ĝi tiel nomata Senhejma Galerio, kadre de kiu estis organizita fotoekspozicio en la domo. Samjare oni modernigis kaj grandparte rekonstruis la domon por bezonoj de la Centro Ludoviko Zamenhof.

La domo, en kiu troviĝas la Centro, estis aligita en junio 2008 al la Itinero de Juda Heredaĵo en Bjalistoko, kreita de doktoriĝantoj kaj studentoj de la Universitato en Bjalistoko - volontuloj de Fondaĵo de la Universitato en Bjalistoko. La domo aperas ankaŭ en la Itinero de Esperanto kaj pluraj kulturoj en Bjalistoko, malfermita en junio 2009.

Celaro kaj agado[redakti | redakti fonton]

La Centro Ludoviko Zamenhof bazas sian celaron sur la agado de ĝia patrono. Ludoviko Zamenhof estis konvinkita, ke la ĉefa kaŭzo de miskomprenoj kaj kvereloj inter homoj estas "komunik-perturboj". Rimedo kontraŭ tio estis nova lingvo, universala komunika platformo, kaj tiel kreiĝis Esperanto. En lia ideo facile retroveblas fundamento de pensado pri interkompreno super etnaj, religiaj, historiaj, kulturaj kaj geografiaj dividoj. Zamenhof havis vizion pri la mondo, en kiu - almenaŭ ideale - ni nun vivas. Li deziris multnacian komunumon, kiu ne detruante karakterojn de la lokaj komunumoj ofertas la eblecon de sukcesa dialogo, interŝanĝado de informoj, ideoj, teknologioj, disvolvado de ekonomia kaj kultura kunlaborado.

Ĉiuj agoj de la Centro rilatas al siaspeca ĉelimejo - de kulturoj, mondkonceptoj, kredoj, nacioj kaj seksoj. La ĉelimejo vivigas arton, kiu estas perfekta medio por malferma, sincera kaj ofte malfacila dialogo. Ebligante la dialogon kaj nuligante komunikajn perturbojn la Centro strebas al malfortigo, kaj estonte - nuligo de baroj kaŭzitaj de natura timo je nekonataĵoj.

Grava parto de la agado de la Centro estas edukado. En ĝi troviĝas porinfanaj okupoj pri la persono de Ludoviko Zamenhof, pri la lingvo Esperanto, larĝsenca multkulturismo, historio kaj tradicio de la urbo. La edukadon helpas modernaj teknikoj kaj pedagogiaj helpiloj laŭ la ideo de instruado pere de ludo.

Konstanta ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La ekspozicio Bjalistoko de juna Zamenhof

La konstanta ekspozicio Bjalistoko de juna Zamenhof estas la ĉefa ilo de popularigado de la verko kaj personeco de Ludoviko Zamenhof. La ekspozicio plurmedia, bazita sur sonaj, fotaj kaj filmaj materialoj, ebligas interese ekkoni la pasintecon. Ĝi ne nur prezentas historiajn materialojn, sed ankaŭ celas rekrei la etoson de la tempo, kiam tra la stratoj de Bjalistoko promenadis adoleska Ludoviko Zamenhof.

La konstanta ekspozicio servas kiel informbazo por scenaroj de pluraj edukaj okupoj por infanoj kaj gejunuloj.

Esperanto-biblioteko[redakti | redakti fonton]

La 12-an de majo 2010 en la konstruaĵo de la Centro Ludoviko Zamenhof estis malfermita Esperanto-libraro kiel filio de la Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki. Ĝi estas la unua en Pollando publika biblioteko plene dediĉita al la lingvo Esperanto. Ĝi estas malferma marde, merkrede kaj ĵaŭde de 13h00 ĝis 17h30 kaj vendrede de 13h00 ĝis 17h00.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]