Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ĉi tiu artikolo temas pri organizaĵo (CED) en Roterdamo. Por organizaĵo (CDELI) en La Chaux-de-Fonds rigardu la paĝon Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia.
Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj
organizaĵo
vdr

La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) celas antaŭenigi la sciencan esploradon pri Esperanto “kaj ĝiajn multflankajn aplikojn en ĉiuj sferoj de la vivo; prizorgi la kolektadon kaj ellboradon de findindaj dokumentoj pri Esperanto; kaj subteni la informan laboron ĉe internaciaj organizaĵoj, fakaj kaj sciencaj rondoj, kaj la ĝenerala publiko[1].

Agadoj[redakti | redakti fonton]

  • CED redaktas la fakan revuon Language Problems and Language Planning (Lingvoproblemoj kaj Lingvoplanado)[2].
  • CED aŭspicias la redaktadon de la plurlingva faka revuo Esperantologio / Esperanto Studies, kies nunaj redaktoroj estas Guilherme Fians kaj Klaus Schubert.
  • CED publikigas kvarfoje jare sian novaĵleteron, publikigita dulingve sub la nomoj Informilo por Interlingvistoj (IpI) kaj Information for Interlinguists (IfI)[3].
  • Esperantologiaj Konferencoj estas eroj de la Universalaj Kongresoj.
  • La Nitobe-Simpozioj pri lingva politiko estas organizitaj ofte kun lokaj aŭ internaciaj partneroj. Ankaŭ okazas aliaj fakaj konferencoj kaj seminarioj, ekzemple ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. De la Nitobe-Simpozioj naskiĝis la Nitobe-centro por la lingva demokratio, kiu "stimulas publikan debaton pri internacia komunikado kaj egaleca lingvopolitiko"[4].
  • CED ankaŭ kunlaboras kun la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando, kiu havas 3-jaran distancan studprogramon pri la interlingvistiko. La kurso havas internacian instruistaron kaj studentaron, kaj fokusas pri la internacia kaj interkultura komunikado, planlingvoj kaj Esperanto. En la studjaro 2008/9 la kurso festis sian 10an jaron.
  • De 1982 ĝis 1996, kune kun la Unuiĝintaj Nacioj, CED organizis jarajn konferencojn en Novjorko. Dum la fruaj jaroj CED aperigis jarajn raportojn de la konferencoj kun ĉiuj referaĵoj de la konferenco. Ĝi nun aperigas, kunlabore kun la eldonejo University Press of America, seriojn da dokumentoj kiuj inkluzivas elektitajn referaĵojn el la konferencoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

CED kreiĝis en 1952 kadre de Universala Esperanto-Asocio. La eŭropa precipa oficejo estas en Roterdamo, Nederlando, kie troviĝas Biblioteko Hector Hodler. CED ankaŭ funkciis kiel ero de la Universitato de Hartford, Usono.

La precipa motoro de CED en ĝia unua jardudeko estis Prof. D-ro Ivo Lapenna; de post 1974 la plej ŝlosilan rolon ludas Humphrey R. Tonkin. Inter ĝiaj kunlaborantoj troviĝas nomoj kiel William Auld, Detlev Blanke, Marjorie Boulton, William Edward Collinson, Probal Dasgupta, Isaj Dratwer, Mark Fettes, Rudolf Haferkorn, Ulrich Lins, François Lo Jacomo, G. F. Makkink, Paul Neergaard, Richard E. Wood, Robert Phillipson, Claude Piron, Juan Regulo Perez, Ryszard Rokicki, Victor Sadler, Klaus Schubert, Tove Skutnabb-Kangas kaj Gaston Waringhien.

Dum la tempoj de Lapenna la mallongigo CED ricevis en junularaj rondoj la ŝercan longigon Centro por Erotiko kaj Diboĉado.

En aŭgusto 2020 Humphrey Tonkin, la direktoro de CED dum pli ol kvar jardekoj, transdonis sian gvidan postenon al Mark Fettes. Kunlaborantoj jam de multaj jaroj, la du universitataj profesoroj kaj eksprezidantoj de UEA interkonsentis pri la elprovo de nova organiza formo por tiu plej longdaŭra esplora centro de la Esperanto-movado.

CED konsistas el estraro, kunordigita de sia direktoro Mark Fettes, kaj kiu inkluzivas Guilherme Fians, Michele Gazzola, Snehaja Venkatesh, Klaus Schubert kaj Humphrey Tonkin. La estraranoj respondecas pri la kernaj agadkampoj de CED, nome interlingvistiko, universitatoj, bibliotekoj, terminologio kaj lingva politiko.

CED ankaŭ kalkulas je konsilantaro nomumita en interkonsento kun la estraro de UEA, kaj kiu konsistas nuntempe en la jenaj fakuloj: Xavi Alcalde, Irene Caligaris, Renato Corsetti, Federico Gobbo, Kimura Goro, Alessandra Madella, Mélanie Maradan, A Giridhar Rao, Ida Stria, Angela Tellier, Bernhard Tuider kaj Bengt-Arne Wickström.

La bulteno Informilo por Interlingvistoj estas komuna informilo pri ĉiuj tiuj kampoj. Nuntempe ĝin redaktas Simon Davies kun subteno de ESF (Esperantic Studies Foundation). La t.n. CED-Fonduso, same subtenata de ESF, donas modestajn subvenciojn por projektoj sur tiuj kampoj (unuavice Kampo 1). Pri la rilatoj inter ESF kaj CED, zorgas Fettes, estante samtempe estrarano de ESF.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Arkivigite je 2021-01-27 per la retarkivo Wayback Machine Retpaĝo de CED, vizitita la 27-an de januaro 2020.
  2. Jonathan Pool (1977), “De LMLP al LPLP. Nova vesto por la faka revuo„ en Esperanto n-ro 853 (1), p. 3–4.
  3. Por lingva justeco en multkultura mondo, ESF
  4. [2] Arkivigite je 2010-02-06 per la retarkivo Wayback Machine Nitobe-centro por lingva demokratio, vizitita la 23-an de aprilo 2012.
  5. CED reorganiziĝas sub nova estraro, 2020-11-03 esperante

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]