Centrocercus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Centrocerkoj
Maskla plenkreskulo de centrocerko
Maskla plenkreskulo de centrocerko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Centrocercus
Genroj de subdivizioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La centrocerkoj estas la du specioj de la genro de birdoj Centrocercus de la familio de Tetraonedoj. Ili estas la plej grandaj lagopoj el moderklimata Nordameriko. Plenkreskuloj havas longan, pintan voston kaj krurojn kun plumoj ĝus la fingroj. Kiel ĉe plej parto de Kokoformaj, estas tre markata seksa dimorfismo.

Pariĝado

La specioj de la genro Centrocercus rimarkindas pro siaj prilaborataj pariĝadaj ceremonioj. Ĉiun printempon maskloj ariĝas en masklejoj “lek” kaj plenumas memmontran ceremonion. La masklo ŝvelas grandan, blankecan aersakon de sia brusto, faras mildan tamburadon, kaj fanfaronadas montrante siajn vostoplumojn kaj aersakon. Grupoj de inoj observas tiujn montrojn kaj selektas la plej allogajn masklojn por kopulacio. Nur kelkaj maskloj faras plej parton de la ceremonio. Maskloj plenumas la masklajn ceremoniojn dum horoj frumateniĝe kaj vespere dum la printempaj monatoj inter februaro kaj aprilo. La masklejoj estas ĝenerale malfermaj areoj apudaj al densaj artemiziejoj, kaj la sama masklejo estas uzata de la lagopoj dum jardekoj.

Priskribo

Inoj konstruas nestojn kaj kovas siajn ovojn ĉe ŝirmo de artemizio. La ino uzas herbon inter artemiziujoj por kroma ŝirmo.

La idoj estas frumaturaj kaj povas piediri tuj post eloviĝo kaj povas ekflugi mallongajn distancojn post du semajnoj. Post kvin semajnoj ili povas flugi pli longajn distancojn.

Konservostatuso

Populacioj de centrocerkoj malpliiĝas pro habitatoperdo kaj malpliiĝo de la ebenaĵaj prahabitatoj kiujn tiuj specioj postulas por reproduktiĝi. La Artemizia lagopo troviĝas en grandaj nombroj nur en duono de la subŝtatoj kiujn enhavas la originaj teritorioj. La Biodiversity Conservation Alliance kaj aliaj organizoj petis listigi la lagopon sub laŭ la Endangered Species Act.

Estas du specioj:

La populacio de la baseno al Lago Mono povus reprezenti trian specion.

Notoj


Eksteraj ligiloj