Ceolfrith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ceolfrith (n. ĉ.642, m. 716) estis anglosaksa abato kaj sanktulo.

Verŝajne li iĝis monaĥo ĉe Abatejo Gilling tuj post la morto (ĉ.660) de sia frato Cynefrith, kiu estis la dua abato de tiu abatejo. Lia kuzo Trumbert estis la unua abato de Hexham, Northumbria.

Ceolfrith pasis kvar jarojn ĉe Gilling. Post epidemio de pesto, Sankta Wilfrid venigis lin al la abatejo de Ripon. Wilfrid ordinis Ceolfrith pastro kaj permesis ke li irus al la monaĥejo de Wearmouth (fondita de Benedikto Biscop) kiel abato. En 682 li iĝis abato de la nova ligata monaĥejo ĉe Jarrow. Tie Bede estis juna monaĥo, kaj la du viroj amikiĝis. Kiam pesto afliktis Wearmouth kaj Jarrow, ili kune flegis la malsanulojn, kaj poste refortigis ambaŭ fondaĵojn.

Ceolfrith estis ankaŭ amiko de Benedikto Biscop. Kiam tiu faris sian finan pilgrimadon al Romo, li elektis nur Ceolfrith kiel sia akompananto.

Ceolfrith komissiis tri kopiojn de la vulgata biblio: du por siaj abatejoj, kaj la alia por la papo. Ceolfrith, kiu estis mortanta, demisiis kiel abato (li estis sekvata de Hwaetberht), kaj velis al Francio kun la tria kopio. Li mortis en Langres, Haute-Marne. Ne certas ĉu la tria kopio iam atingis la papon, sed ĝi estas la Codex Amiatinus - la plej antikva kopio de la tuta Vulgato - kiu eniris la posedon de monaĥejo en Florenco.