Ceramiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ceramikisto elfaras ceramikan poton sur ceramikrado.

Ceramiko estas tre antikva aplikata arto de transformo de argilo per varmo. Preskaŭ ĉiuj kulturoj uzas la ceramikan teknikon. Ceramikaĵoj estis la unuaj ujoj por kuirado. Dum arkeologiaj laboroj oni tre ofte trovas ceramikajn rompitaĵojn. Ĝuste ĉi fakto estas uzata por karakterizi kulturojn.

La ceramikaĵoj povas esti emajlaj aŭ sen-emajlaj. La emajliza metio aperis jam en la 3a jarmilo a. K. en Egiptio. Oni uzas kemiaĵojn por kolorigi la pecojn. Ekzemple, teluro estas arĝent-kolora metaloido uzata ĉe alojoj kaj ceramikaĵoj.

Ceramiko ne celas nur simplan potfaradon, sed ankaŭ diversajn artaĵojn. En 210 a. K. oni konstruis en Ĉinio la tombon de Qin Shi Huangdi, kiu entenis tutan ceramikan armeon.

Ankaŭ nuntempe oni uzas la ceramikan teknikon. Krom la tradiciaj uzoj por elfaro de ujoj, brikoj, kaj aliaj konstrumaterialoj, nun oni aplikas la ceramikan teknikon ĉe konstruado de motoroj kaj filtriloj. Ofta premsensilo konsistas el ceramikaj lamenoj, sur kiuj estas survaporita ortavolo.

En multaj urboj estas ceramikaj lernejoj, ceramikaj industriaj centroj kaj ceramikaj muzeoj.

Speciala tipo de ceramikaĵo estas porcelano.

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • ZHAO Hongsheng: Ĉina ceramiko. Tradukis WANG Chongfang, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
La libro detale konigas la historion de la ĉina ceramiko.