Cerba nervo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cerbaj nervoj estas tiuj nervoj, kiuj fontas rekte el specialaj grupiĝoj de neŭronoj en la cerbo - la plej multaj fontas el areo nomata cerba trunko (latine truncus cerebri).

La aliaj nervoj de homa aŭ besta korpo fontas el la mjelo. Escepto estas la "akcesora nervo" (latine nervus accessorius). Ĝi konsideratas cerba nervo, sed parte fontas el la mjelo. La unuaj du cerbaj nervoj, respondecaj pri flarado kaj vidado, ne estas periferiaj nervoj, sed mem estas partoj de la cerbo, sed pro medicina tradicio plu nomatas "cerba nervo".

Cerba nervo povas havi ĉiujn malsamajn kvalitojn de nerva fibro: motoraj, sentaj kaj aŭtonomaj respektive vegetativaj fibroj. La cerbaj nervoj zorgas pri la komuniko de la cerbo kun la korpopartoj de la kapo, kolo kaj per parasimpatikaj fibroj ankaŭ kun organoj de la brusta areo.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du pare ekzistantaj cerbaj nervoj. Ili numeriĝas per romiaj ciferoj, de supre suben laŭ la elirpunkto de la nervo el la cerbo. La klasifikon en 1788 enkondukis la germana anatomisto Samuel Thomas von Soemmerring.

cerbaj nervoj en skemo de la cerbo, vidata de sube
cerbaj nervoj en konservita cerbo
numero nomo tasko fibra kvalito
I nervus olfactorius (nervo flara) kondukas signalojn de la nazo al la cerbo senta
II nervus opticus (vida nervo) kondukas signalojn de la retino al la cerbo senta
III nervus oculomotorius (okulomova nervo) direktas movojn de la okulobulboj, palpebroj kaj de la irisoj motora kaj vegetativa (parasimpatika)
IV nervus trochlearis (okulorula nervo) direktas la oblikvan supran okulomuskolon motora
V nervus trigeminus (triopa nervo) konsistas el la okula nervo (nervus ophthalmicus), la makzela nervo (nervus maxillaris) kaj la mandibla nervo (nervus mandibularis). Ĝi kondukas sentajn signalojn el la tuta vizaĝa areo al la cerbo kaj direktas la muskolojn respondecajn pri maĉado senta kaj motora
VI nervus abducens (okuloflankiga nervo) direktas la flankan okulomuskolon motora
VII nervus facialis (vizaĝa nervo) direktas la muskolojn respondecajn pri mimiko, krome peras la percepton de gustoj en la antaŭaj du trionoj de la lango kaj al la cerbo ligas ĉiujn kapajn glandojn krom la parotido motora, vegetativa (parasimpatika) kaj senta
VIII nervus vestibulocochlearis (aŭda kaj ekvilibra nervo) kondukas signalojn de la koĥleo, do la interna parto de la orelo, kaj de la vestibula sistemo necesa por teno de korpa ekvilibro senta
IX nervus glossopharyngeus (langofaringa nervo) kondukas signalojn de la malantaŭa triono de la lango kaj direktas la muskolojn de la faringo, kiuj gravas interalie por glutado; krome ĝi ankaŭ al la cerbo ligas la parotidon senta, motora kaj vegetativa (parasimpatika)
X nervus vagus ("vaganta" nervo) ĉefa nervo de la parasimpatiko kaj kontribuanta al la regulado de multaj internaj organoj senta, motora kaj vegetativa (parasimpatika)
XI nervus accessorius (akcesora nervo) direktanta la muskolojn nusculus trapezius kaj musculus sternocleidomastoideus en la nuko. La akcesora nervo fontas fakte el la mjelo. Ĉar tamen ĝi paralele al la mjelo kondukiĝas en la kranian kavon kaj reforlasas ĝin ĉe la krania bazo, ĝi tradicie kalkuliĝas kiel cerba nervo. motora
XII nervus hypoglossus (sublanga nervo) direktas la movojn de la lango motora

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]