Cerbero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trikapa Cerbero (eltranĉo el Doré, vd. poste)

Cerbero (greke: Κέρβερος, Kerberos, latinigite Cerberus - "demono en la fosaĵo, tombo") estas monstra trikapa hundo gardanta la regnon de la mortintoj (Hadeso) en la helena mitologio.

Cerbero (laŭ kelkaj rakontoj kun eĉ 50 aŭ 100 kapoj) gardis la pordegon al Infero kaj certigis, ke la spiritoj de la mortitoj povis eniri, sed neniuj povis eliri tie, krome ke neniu ajn vivanto povas eniri Inferon. Inter ĝiaj gefratoj estis Ĥimero kaj Hidro. Ĝi estas la ido de Eĥidna kaj Tifono.

Cerbero estis venkita multajn fojojn:

  • La lasta laboro de Heraklo estis kapti Cerberon kaj li luktis ĝin ĝis cedo.
  • Orfeo uzis sian muzikan lertecon por luli Cerebon endorme.
  • Hermeso dormigis ĝin per akvo el la rivero Leteo.
  • En romia mitologio, la sibilo de Cumae dormigis Cerberon per drogitaj mielkukoj por permesi Aeneas eniri Inferon.

Cerbero ĉe Dante

Ilustraĵo de Gustave Doré por la "Infero" de Dante, sesa kanto

En la verko "Infero" de Dante Alighieri, skribita en la 14-a jarcento kaj tradukita de Kálmán Kalocsay (Literatura Mondo 1933), Cerbero estas priskribita jene en la sesa kanto, kie temas pri la "viktimoj de l'karno kaj de l' viando", t.e. tiuj, kiuj devas penti pro troa manĝo kaj drinko:

Cerbero, monstro stranga kaj kruela,
trifaŭke bojas, kiel hund', senpaŭze,
super dronintoj de la koto ŝvela.
Kun grasa barb', okuloj ruĝaj, naŭze,
kaj kun ungegaj manoj, vasta ventro,
ĝi la animojn ŝiras tranĉe, taŭze. [...]
Kiam Cerber', la granda verm', direkte
al mi apertis buŝon kun rikano,
ne havis membron mi por stari rekte. [...]

Lingva noto

La tradicia esperantigo trovebla ĉe Kalocsay, en Plena Vortaro de Esperanto (PV 1930/1934) kaj Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970-2005) baziĝas sur la latinigita formo kaj estas Cerbero. La neologisma kromformo "Kerbero", bazita sur la malnovgreka formo, estas evitinda. Analoge oni uzas la vorton "cerbero" (minuskle) ankaŭ por tre severa kaj malafabla pordo-gardisto.