Cerbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cerbo
Homa cerbo
Homa cerbo
Homa cerbo
Anatomio de la homa cerbo
Anatomio de la homa cerbo
Anatomio de la homa cerbo
organa tipo • klaso de anatomia unuo
latine Cerebrum
vdr

Cerbo (latine Cerebrum, greke ἐγκέφαλον Enkefalon) estas la antaŭa, centra parto de la centra nervosistemo de la vertebruloj, entenata en la kranio, konsistanta el neŭronoj (nervoĉeloj) kaj gliaj ĉeloj. Ĝia tasko estas la kunordigo, reguligo de la organa funkciado per helpo de la perceptaj organoj, subnervaj centroj kaj la malcentra nervosistemo.

La cerbo estas ekstreme kompleksa organo: la homa cerbo estas aro de 100 miliardoj da neŭronoj, kaj ĉiu estas ligita al 25 000 aliaj. Tiu grandega nombro de interligitaj neŭronoj estas la fonto de cerba inteligenteco, kiu povigas homojn analizi sentan informon, direkti la korpon, kaj pensi. En la plejparto de bestoj, la cerbo situas en la kapo, apud la ĉefaj sensorganoj kaj la buŝo.

Regionoj de la cerbo

La cerbo de vertebruloj konsistas el la jenaj partoj:

Ĉe diversaj vertebruloj, la diversaj partoj estas malsame evoluintaj.

La historio de la studado de la cerbo

Tomografio de la homa cerbo.

Hipokrato konsideris la cerbon kiel la lokon de penso, sed Aristotelo hipotezis ke ĝia funkcio estas malvarmigi sangon. Hodiaŭ la esploro de la cerbo kaj la menso konsistas el neŭrologio, la parto de biologio kiu studas la cerbon je ĉiuj ĝiaj diversaj niveloj de organizo (de etaj neŭronoj al funkciaj sistemoj); kaj psiĥologio, la studo de la kognicio kiu venas el la neŭrona funkcio de la cerbo. Kelkaj eĉ provas rekte observi la enhavaĵon de la cerbo, kun rudimenta sukceso per cerbo-komputilaj interfacoj. Diversaj organizaĵoj nun esploras la eblecon de konstrui modelojn de la neŭrona strukturo de la cerbo, celante krei komputilajn kognicion kaj inteligentecon similajn al tiuj de homoj.

La cerbo kontrolas kaj direktas la plejparton de la movado, la konduto, kaj homeostazaj korpfunkcioj (ekz. korobato, sangopremo, fluida ekvilibro kaj korpa temperaturo). La cerbo estas la fonto de kognicio, emocio, memoro, kaj lernado. Tamen, multaj kondutaĵoj kiel simplaj refleksoj kaj baza memmovado povas esti direktataj de la mjelo sole.

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara