Cercido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cercido

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Klado: Angiospermoj Magnoliophyta
Klado: Verdukotiledonaj Eudicotyledoneae
Klado: Rozedoj
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Caesalpinioideae
Tribo: Cercideae
Genro: Cercis
L. 1753 [1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Cercido [2] (Cercis)[3] estas holarkta genro de proksimume 10 specioj en la subfamilio Caesalpinioideae de la familio de fabacoj[1], hejme en mezvarmaj regionoj. Ĝi entenas falfoliajn arbetojn aŭ grandajn arbedojn angle komune sciatajn kiel redbuds (ruĝaj burĝonoj)[4]. Ili estas karakterizitaj de simplaj, rondaj al korformaj folioj kaj rozkolaraj-ruĝaj floroj kiuj estiĝas fruprintempe je nudaj senfoliaj ŝosoj, kaj sur la branĉoj kaj sur la trunko (trunkoflorado). La nomo derivas de la greka vorto κερκις (kerkis) signifante "bobeno de teksisto", kiu estis atribuita far Teofrasto al C. siliquastrum[5].

Cercido-specioj estas uzitaj kiel nutraĵplantoj de la larvoj de iuj lepidoptero-specioj inkluzive de Amphipyra tragopoginis (noktopapilio registrita ĉe orienta cercido). La arboŝelo de ĉina cercido estis uzata kiel seninfektigilo [6].

Specioj

Palearkto
Nearkto

Ligno

La ligno estas mezpeza, iom fragila, hele sunbrunokolora kun videble larĝa durameno, pli malhele bruna, farbetita ruĝe.

La ligno havas allogan teksturon kaj estas uzata por tornado, por fabrikado de ornamaĵoj kaj por la produktado de lamenoj.

Bildaro

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Bibliografio


Eksteraj ligiloj

  1. 1,0 1,1 Genus: Cercis L.. Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture (2011-04-17). Alirita 2011-09-28.
  2. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 189
  3. Sunset Western Garden Book, 1995:606–607
  4. 4,0 4,1 Cercis. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
  5. Quattrocchi, Umberto. (2000) CRC World Dictionary of Plant Names Volume I: A-C. CRC Press, p. 485. ISBN 978-0-8493-2675-2.
  6. redbud. (2008). In The Columbia Encyclopedia. Retrieved from http://www.credoreference.com/entry/columency/redbud
  7. GRIN Species Records of Cercis. Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture. Alirita 2011-09-28.