Cerkomeloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cerkomeloj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cercomela
{{{specioj de subdivizio}}}

C. sinuata
C. schlegelii
C. tractrac
C. familiaris
C. scotocerca
C. fusca
C. dubia
C. melanura
C. sordida

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Cerkomeloj estas la specioj membroj de Cercomela, genro de malgrandaj paserinaj birdoj de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi enhavas naŭ speciojn de Saksikolenoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiuj estas tipaj birdoj de malferma seka habitato kiaj malferma makiso, ŝtonecaj aŭ rokaj areoj kaj mallonga herbejo. La Familia kaj la Rokoloĝanta cerkomeloj troviĝas ofte ĉe homaj setlejoj.

Tiu estas ĉefe grupo de Afriko, kvankam la teritorio de la Nigravosta cerkomelo etendas ankaŭ ĝis Mezoriento, kaj la Rokoloĝanta cerkomelo estas specio de suda Azio.

La tipa plumaro de la birdoj Cercomela estas de tutgriza aŭ brunaj supraj partoj kaj pli palaj subaj partoj. La vostobildo estas ofte distingila, kaj povas utili por distingi la afrikajn speciojn. La longaj kruroj kaj piedoj estas nigraj kaj la beko estas mallonga kaj rekta. Ambaŭ seksoj estas similaj en plumaro.

Tiuj estas teremaj birdoj, plej parto nestumantaj sur aŭ ĉe grundo, kaj la ino demetas ĝis 4 ovojn en tasforma nesto; kelkaj cerkomeloj uzas rokfendojn aŭ murojn kiel nestolokoj.

Tiuj birdoj estas insektomanĝantoj, kaj manĝas surgrunde siajn predojn.

Plej parto de specioj havas voĉojn inkludantajn tipan saksikolan "ĉak-ĉak" aŭ similajn alvokojn.

Plej parto de la saksikoloj de la genro Cercomela estas komunaj en siaj teritorioj, sed ne ekzistas sufiĉaj informoj por precizigi la statuson de la Malhela cerkomelo en Etiopio.

Specioj en taksonomia ordo[redakti | redakti fonton]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La genro Cercomela enhavas 9 aridadaptitajn surteremajn birdospeciojn distribuatajn ĉefe en Afriko kaj unu specio en Barato. Uzinte mitoĥondriajn genetikajn analizojn, Robert K. Outlaw, Gary Voelkerb kaj Rauri C.K. Bowiec [1] rekonstruis la molekulajn evolurilatojn de la birdoj de Cercomela kaj ties rilataro kun aliaj proksimaj genroj. Nome ties studoj sugestas, ke la genro Cercomela estas polifiletika kun specioj en tri diferencaj kladoj. Kvin specioj de Cercomela: C. dubia, C. scotocerca, C. familiaris, C. melanura kaj C. fusca estas pli proksimaj al la enantoj de la genro Oenanthe ol la aliaj specioj Cercomela. Oenanthe estas parafiletika rilate tiujn kvin speciojn de Cercomela. La tri sudokcidentafrikaj specioj de Cercomela, nome C. tractrac, C. schlegelii kaj C. sinuata, formas sian propran distingan kladon. Cercomela sordida (Pinarochroa sordida, Sundevall) restus kiel Pinarochroa sordida ĉar tiu specio estas genetike tre distinga el ĉiuj aliaj genroj kaj specioj de saksikolenoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shall we chat? Evolutionary relationships in the genus Cercomela (Muscicapidae) and its relation to Oenanthe reveals extensive polyphyly among chats distributed in Africa, India and the Palearctic, Robert K. Outlaw, Gary Voelkerb kaj Rauri C.K. Bowiec, Department of Biology, University of Memphis, Memphis, 3700 Walker Avenue, Memphis, TN 38152, Usono. [1][rompita ligilo]