Cernatu de Sus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cernatu de Sus [ĉernatu de sus] (hungare: Felsőcsernáton felŝoĉernaton) estas komunumo en Rumanio ĉe la sudorienta piedo de la montaro Bodoko sudokcidente de Târgu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 1 287 loĝantojn (hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1497. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). En 1964 ĝi unuiĝis kun Cernatu de Jos sub la nomo Cernat. Ĝi estas popolarta centro. En ĝia proksimo troviĝas la ruinoj de la fortikaĵo Ika (12-13-a jarcentoj).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]